Kaliko (trinkujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mezepoka kaliko el Norvegio

Kaliko estas robusta trinkujo kun plado, ŝafto, tenilo kaj larĝa bazo, sed sen anso(j). Ĝi estas ofte uzata en religiaj ceremonioj. Dum la kristana komunio ĝi entenas la konsekritan vinon. En la sorĉista religio Viko kaliko reprezentu la virinecan principon.

Laŭ Francisko Azorín Kaliko estas Greka pokalo, foje kun ansoj malgrandaj. La kristanoj faris ilin, el arĝento aŭ oro, sen ansoj, por konsakri la vinon dum la meso.[1] Li indikas etimologion el greka kiliks (pokalo), el kaluks (florokaliko) kaj de tie la latina calix.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri kaliko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
     Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 101.
  2. Azorín, samloke.
  3. [1]