Skribrulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Volvolibro)
"Rulaĵo" alidirektas ĉi tien. Por herbingo, vidu la paĝon kanabcigaredo.
Skribrulaĵo

Skribrulaĵo[1] estas antikva skriba komunikilo, en la formo de longa rulaĵo, sur kiun oni skribas tekston.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La skribrulaĵo konsistis el papirusa, paperapergamena rulaĵo, sur kiu oni skribis antaŭ la invento de la kodekso aŭ bindita libro. Tia skribrulaĵo konsistis el unu bendo de rande kungluitaj folioj spirale rulita dum neuzo, kaj malrulita por lego.

La skribrulaĵo ordinare konsistas el “paĝoj”, aŭ blokoj de tekstoj; por legado, la skribrulaĵo estas parte tiom malvolvita, kiom necesas por legi unu aŭ du paĝojn. Depende de la lingvo, en ĉiu paĝo, teksto povas esti skribita dedekstre dekstren, demaldekstre dekstren, aŭ tienreen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La skribrulaĵoj estis uzita en la antikvaj civilizoj de Egiptio, Ĉinio kaj en Romia imperio. La Muzo Klio estas ofte reprezentita tenas skribrulaĵon. La plej gravan signifon havis por la bibliscienco la malkovro de skribrulaĵoj de la Morta Maro.

Dum la 4-a ĝis 6-a jarcentoj, la kodekso el pergamenaj folioj pli populariĝis kaj anstataŭas la skribrulaĵon. Post la invento de la kodekso, la skribrulaĵo restis en strikta uzo (kiel donacaj dokumentoj (kiel unupaĝa, rulita folio), diplomoj, tekstoj de la juda Torao ktp.).

Hodiaŭ ili ankoraŭ estas en uzo por religiaj celoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]