Tienreena skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angla teksto kun tienreena skribmetodo.
Greka teksto en tienreena skribo.
angle Leĝo de Gortis: en la unua linio de maldekstre dekstren, dua linio male ktp.

Tienreena skriboplugoskribado estas skribmetodo, kiu havas alternantan skribdirekton (de dekstro meldekstren kaj male, simile al plugado de kampo). Oni ankaŭ diras bustrofedono-n, el la greka vorto βουστροφηδόν, bustrofedon, kiu tradukiĝas al "bovo-turniĝante", tamen ĝi estas nefundamenta kaj malpli neŭtrala vorto.

Ĝi montriĝas sur grekaj epigrafoj el la 6-a jarcento a. K. Ankaŭ estas konataj etruskaj kaj latinaj epigrafoj en plugoskribado. En la arĥeologia muzeo de Korfuo troviĝas tombosteleo kun vertikala tien-reena skribo, la t.n. Arniadas-tombostelo.

Antaŭe la kutima skribdirekto estis de dekstro al maldekstro, post 500 a. K. de maldekstro al dekstro. Tiutempe ne nur la skribdirekto estis fleksebla, sed ankaŭ la unuopaj literoj povis ŝanĝiĝi.

Ebla avantaĝo estis tiutempe, ke la legado de larĝaj inskriboj (ekzemple sur muro) ne estis interrompita. En la 19-a jarcento tion eluzis William Moon ĉe la evoluo de sia Moon-alfabeto, por ŝpari al blinduloj la delevon de la fingroj de sur la skribo.

Tiu skribmetodo ankaŭ estis trovita ĉe la Paskinsulo, kun ĉiu dua linio skribita en 180-grada inversio anstataŭ spegula skribo. La Rongo-Rongo lingvo, en kiu ili estis skribitaj, ĝis nuntempe neniam estas deĉifrita.