Sobětuchy
Sobětuchy | |||
---|---|---|---|
Preĝejo de Sankta Triunuo
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Chrudim | ||
Fondita en | 1272 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 537 01 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 996 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 261 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 56′ N, 15° 46′ O (mapo)49.93145546369915.763436759937Koordinatoj: 49° 56′ N, 15° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 285 m [+] | ||
Areo | 3,821864 km² (38 2.1 864 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vilaĝo Sobětuchy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sub montetaro Železné hory, sub monteto Dubinec, ĉe Markovický rivereto, 3 km sudokcidente de la urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 996 loĝantoj (2022).
Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]
Al la Municipa komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Sobětuchy
- Pouchobrady
- Vrcha
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1272, kiam estas sur la akto inter atestantoj subskribita senjoro Boleslav el Sobětuchy.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Ligna preĝejo de Sankta Triunuo staris en domaro Pouchobrady jam komence de la 14-a jarcento. En la jaro 1350 ĝi estas rememorata kiel paroĥa preĝejo. Pli malfrue ĝi estis rekonstruita en gotika stilo. En la jaro 1889 estis konstruita nova masonita turo, renovigita fasado kaj instalita orgeno. La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo estas kruce volbita, en norda muro estas sankta ŝranko kun origina krado. La sakristio estas barele volbita, el la presbiterejo ĝi estas alirebla per sela portaleto. En la presbiterejo estas restoj de murpentraĵoj el la dua duono de 14-a jarcento, restaŭritaj en la jaro 1934. Ili prezentas simbolojn de Evangeliistoj, starantan Kriston, Sanktan Maria Protektantinon, Ecce homo, Veraikonon (represon de Krista faco sur tola tuko), Morton de Sankta Maria. La navo estas platplafona, en la subturo estas pintarka portaleto. El la ekipaĵo la plej valora estas tabula bildo de Asumpto (Sankta Maria Ĉielenprenata sur nubeto portata de anĝeloj) kun Sankta Barbara kaj Sankta Katarino de majstro de altaro en Hradec Králové el tempo antaŭ la jaro 1500. Pluaj valoraĵoj estas mezepoka ŝtona baptujo kaj bildo de sanktulino el tempo ĉirkaŭ la jaro 1300.
Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Fiŝlago en Pouchobrady
- Gastejo Na Zavadilce el la 16-a jarcento
- Gastejo Na Jetelce el la 17-a jarcento
- Ĉarpentita kabano n-ro 16
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Chrudim ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono západně od Chrudimi ĉeĥe
- Mapo
- Militista pietloko ĉeĥe
- Militista pietloko ĉeĥe