Stojice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stojice
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1349 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 535 01
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 211  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 57′ N, 15° 37′ O (mapo)49.95640965912115.614083890469Koordinatoj: 49° 57′ N, 15° 37′ O (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Areo 5,368028 km² (53 6.8 028 ha) [+]
Stojice (Ĉeĥio)
Stojice (Ĉeĥio)
DEC
Stojice
Stojice
Situo de Stojice

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Stojice [+]
vdr


Vilaĝo Stojice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondoforma pejzaĝo sub montareto Železné hory 4 km okcidente de la urbo Heřmanův Městec, ĉe la ŝoseo n-ro 17 inter Chrudim kaj Čáslav. Vivas ĉi tie 211 loĝantoj (2023). La domoj estas lokigitaj ĉirkaŭ vasta neregula vilaĝplaco kaj ĉe apudaj vojoj. Sur suda flanko de vilaĝplaco sur malgranda monteto estas tombejo kaj meze de ĝi preĝejo, ankoraŭ pli sude situas fiŝlago.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stojice estas unue en historia dokumento nomata en la jaro 1349, kiam ĝi apartenis al senjorejo Svojšice.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Malnovgotika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estis konstruita en la fino de 15-a jarcento, parte rekonstruita en la jaro 1707. Estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj sakristio sur norda flanko kaj kun turo antaŭ la okcidenta fronto. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. Fenestroj de presbiterejo kaj navo estas kun pintaj arkoj kaj flamaj giraĵoj. La presbiterejo kaj subturrejo esta kruce volbitaj, la navo havas platan plafonon kaj lignan ĥorejon.

La aranĝaĵo estas plejparte el tempo ĉirkaŭ la duono de 18-a jarcento. La ĉefaltaron ornamas statuoj de sanktuloj kaj samtempa bildo de Ĉiuj Sanktuloj, la predikejon ornamas figuraj reliefoj, bildo de Sankta Venceslao devenas el la jaro 1871, Kalvaria vojo estas de J. Papáček el Chrudim, du tomboŝtonoj estis kreitaj en la jaro 1589.

Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Stojice

Barela muro kaj kadavrejo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la tombejo kun preĝejo estis en la 14-a jarcento konstruita barelmuro kaj kun ĝi ankaŭ la kadavrejo. Origine ŝtona muro estis sur multaj lokoj sinsekve kompletigata per fajrumitaj brikoj. Pordegon tenas du kvadrataj kolonetoj kun piramidaj pintoj, origina ligna pordego estas anstataŭigita per la fera.

Pasiona kruco[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ŝoseo al Choltice troviĝas pasiona kruco el la jaro 1913. Ĝi havas duŝtupan soklon sur kiu staras fusto kun kapitelo kaj gisa krucifikso. En antaŭa parto de la fusto estas granita plato kun nelegebla surskribo.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la preĝejo troviĝas sur soklo kaj fusto riĉe ornamita plastikaĵo de Sankta Johano Nepomuka, kreita en la jaro 1672 kaj riparita en la jaro 1863.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]