Trusnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trusnov
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1407 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 534 01
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 213  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 0′ N, 16° 3′ O (mapo)50.000154218116.044049916809Koordinatoj: 50° 0′ N, 16° 3′ O (mapo) [+]
Alto 263 m [+]
Areo 10,642149 km² ( 106 4.2 149 ha) [+]
Trusnov (Ĉeĥio)
Trusnov (Ĉeĥio)
DEC
Trusnov
Trusnov
Situo de Trusnov

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trusnov [+]
vdr


Malgranda vilaĝo Trusnov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sur teraso super valo de la rivero Loučná, 20 km oriente de la urbo Pardubice kaj 16 km okcidente de la urbo Choceň. Vivas ĉi tie 213 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Trusnov
  • Franclina
  • Opočno
  • Žika

Administran teritorion de la komunumo kreas kvar nomitaj vilaĝoj. Domaroj Franclina kaj Žíka estis al Trusnov alligitaj jam post nuligo de feŭda administrado en la jaro 1850, Opočno aliĝis nur okaze de la reformo en la jaro 1960. Sidejo de komunuma oficejo kaj pluaj ekipaĵoj de la komunumo estas Trusnov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova raporto pri Trusnov estas el la jaro 1407, la unua atestaĵo pri ekzisto de Franclina estas el la jaro 1683 kaj pri domaro Žika devenas nur el la jaro 1525. La unua historia raporto pri vilaĝo Opočno estas ligita kun evento de la jaro 1308, kiam inter vilaĝoj Trusnov kaj Opočno okazis batalo inter du kavaliraj grupoj.

Naturo kaj vivo[redakti | redakti fonton]

Trans teritorio de la vilaĝoj kondukas la ĉefa fervojlineo Prago - Česká Třebová kaj fluas la rivero Loučná. Norde situas fiŝlago Lodrant, kiu kun apuda arbaro estas naturscience valora loko proponita al ŝtata protektado.

El birdoj oni povas ĉi tie vidi Grizan ardeon (Ardea cinerea), Grandan botaŭron (Botaurus stellaris), Riveran grilbirdon (Locustella fluviatilis), habroptilon (Habroptila), Barbopanuron (Panurus biarmicus) kaj multajn pliajn.

El kreskaĵoj aperas ĉi tie Laktoflora violo (Viola stagnina), Longfolia stelario (Stellaria longifolia) kaj pliaj raraĵoj.

Proksime troviĝas ankaŭ natura memoraĵo "Stráň u Trusnova" (Deklivo apud Trusnov). Tuta teritorio de la vilaĝoj havas kamparan karakteron sen industriaj produktejoj. La ĉefa ekonomia aktivado estas en agrikulturo okazanta de la entrepreno Moras en Moravany, kies sekcia centro estas en Trusnov.

Ĉiuj domoj estas bele aranĝitaj kaj prizorgataj. La ĉirkaŭaĵo de la vilaĝoj prezentas al la loĝantoj kaj vizitantoj sanan vivmedion, belan pejzaĝon, trankvilon kaj ripozon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]