La unua skriba mencio pri Živanice devenas el la jaro 1136, kiam ĝin aĉetis episkopo de Olomouc Jindřich Zdík, verŝajne filo de kronikisto Kosmas. De la jaro 1361 ĝi estis havaĵo de la monaĥejo de Opatovice kaj en la jaro 1491 la vilaĝo estis vendita al Vilém el Pernštejn.
En la vilaĝo troviĝas gotika preĝejo de Anunciacio el la jaro 1350 (atestita en la jaro 1361), kiu estas kultura memorindaĵo.
Estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo sur norda flanko, havanta en teretaĝo sakristion. Sur okcidenta flanko estas antaŭĉambreto. La presbiterejo kaj turo estas apogataj per pilieroj. La presbiterejo estas kruce volbita kun pinta triumfarko, en la navo plata kaseda plafono kaj ligna ĥorejo, sur okcidenta flanko gotika ortangula portalo.
La ĉefaltaro estas malfrugotika, en centro statuoj de Sankta Maria, Sankta Barbara kaj Sankta Rozalia, sur altaro de Sankta Jozefo novtempa bildo de tiu sanktulo kaj malfrugotikaj plataĵaj bildoj de Sankta Maria Magdalena kaj de Madono, sur altaro de Sankta Venceslao novtempa bildo de la sanktulo kaj malfrugotikaj plataĵaj bildoj de Sankta Ursula, Rozalia, Apolonia kaj de Anuncoacio. En la preĝejo troviĝas valora statuo de Sankta Barbara el la 1-a duono de 16-a jarcento kaj bildo de Anunciacio de J. Kramolín.
En la jaro 1645 estis en Živanice granda sveda soldataro; sveda generalo Torstenson mem kontrolis ekzercadon de la soldatoj sur vilaĝplaco. Fratoj Pavelák kaŝitaj en turo de la preĝejo per unu sola pafo la generalon mortpafis. La svedoj eĉ ne sciis de kie ekis la pafo kaj prefere de la vilaĝo foriris. Sed certe la viktimo estis alia sveda oficiro, ĉar generalo Torstenson mortis en la jaro 1851 en Stokholmo.