Svojšice (distrikto Pardubice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svojšice
Svojšice
municipo
Burgeto en Svojšice
Oficiala nomo: Svojšice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Situo Svojšice
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 04″ N 15° 36′ 16″ O / 49.96778 °N, 15.60444 °O / 49.96778; 15.60444 (mapo)
Areo 1,93 km² (193 ha)
Loĝantaro 281 (2023)
Denseco 145,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 62
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575780
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svojšice (Pardubice District)
Retpaĝo: www.obecsvojsice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Svojšice troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, proksime de la ŝoseo n-ro 17 el Čáslav al Heřmanův Městec, Chrudim, proksimume 5 km okcidente de Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 281 loĝantoj (2023). En la jaro 1365, kiam ĝi estis unue skribe menciita, ĝi apartenis al senjoro Mikeš el Svojšice.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Burgeto Svojšice[redakti | redakti fonton]

Sur montelstaraĵo en suda parto de la vilaĝo, sur maldekstra bordo de rivereto ĉe ŝoseo al Choltice estas ruinoj de relative granda burgeto konstruita en la 14-a jarcento. Detruita kaj bruligita ĝi estis dum la tridekjara milito. La restaĵoj atestas, ke temis pri oblonga duetaĝa palaco kun kvarlatera turo. Konserviĝis ankaŭ partoj de volboj kaj pintarkaj fenestroj.

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

El Svojšice devenis Julieta Havlíčková, fraŭlinnome Sýkorová, edzino de la fama patriota ĵurnalisto Karel Havlíček Borovský. Antaŭ la fortikaĵeto staras busto por ŝia honorigo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • František Mandys: "Českomoravská vrchovina". Eldonis Olympia, Praha en j. 1986
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Gotika burgeto en Svojšice

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Busto de Julieto Havlíčková