Rozhraní

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozhraní
germane Roßrain
municipo
Fervojhaltejo Rozhraní
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rozhraní
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Montaro Žďárské vrchy
Rivero Svitava
Situo Rozhraní
 - alteco 372 m s. m.
 - koordinatoj 49° 36′ 05″ N 16° 31′ 59″ O / 49.60139 °N, 16.53306 °O / 49.60139; 16.53306 (mapo)
Areo 4,07 km² (407 ha)
Loĝantaro 312 (2023)
Denseco 76,66 loĝ./km²
Estiĝo 1950
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 03
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578681
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rozhraní (Svitavy District)
Retpaĝo: www.rozhrani.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Rozhraní situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 5 km sude de urbo Březová nad Svitavou ĉe ŝoseo n-ro 35 inter Svitavy kaj Brno kaj fervoja linio Brno - Česká Třebová. Ĝi troviĝas en valo de rivero Svitava, inter montetoj Budina kaj Člup. Vivas ĉi tie 312 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rozhraní ekestis per kunligo de ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Bradlné, Rozhraní kaj Vilémov en la jaro 1950. Vilaĝo Bradlné verŝajne ekzistis jam ĉirkaŭ la jaro 1200 kaj Vilémov estas atestita de la jaro 1409. Ĉiuj tri vilaĝoj estas desegnitaj sur mapo de Moravio de Müller el la jaro 1716 (Brallin, Rosrain, Willimow).

En la jaro 1839 ekestis en Rozhraní paperfabriko, sed en la jaro 1868 jam en ĝi estis ŝpinejo. Poste estis ĉi tie konstruitaj ankoraŭ tri fabrikoj, kiuj prezentis al homoj en tiu ĉi malriĉa regiono pluajn eblojn por labori. Nun el tiuj fabrikoj staras nur du.

Dum la Dua Mondmilito estis Rozhraní parto de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Malgraŭ antaŭ la milito ĝi estis preskaŭ en centro de Moravio en linio nordo-sudo, dum la milito limo de Sudetio estis unu km de ĝi.

Per ŝanĝo de ŝtat-administra organizo en la jaro 1960 la vilaĝo estis vicigita en Orientbohemian regionon kaj nun ĝi estas komunumo de la regiono Pardubice.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]