Pravy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pravy
municipo
Fajroestingista rezervujo
Oficiala nomo: Pravy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Situo Pravy
 - alteco 265 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 55″ N 15° 37′ 27″ O / 50.13194 °N, 15.62417 °O / 50.13194; 15.62417 (mapo)
Katastro 3,80 km² (380 ha) Pravy
Loĝantaro 115 (2023)
Denseco 30,26 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1414
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 572853
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pravy
Retpaĝo: www.pravy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Pravy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo inter riveroj Elbo kaj Cidlina, 8 km nordokcidente de la urbo Lázně Bohdaneč, proksime de elveturejo el aŭtoŝoseo D11 (E67). Vivas ĉi tie 115 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kratonohy, Dobřenice, Křičeň, Rohoznice kaj Kasalice.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Pravy estis fortikaĵeto de senjoroj el Pravy. Ĝi staris sur loko de nuna domo n-ro 17, sed ĝis nun restis el ĝi nur unu kelo. La posedantoj estas konataj de la jaro 1402. En la 15-a jarcento ili sufiĉe rapide ŝanĝiĝis ĝis en la jaro 1521 ekposedis la senjorejon Vojtěch el Pernštejn, kiu la havaĵon alligis al senjorejo Pardubice. La fortikaĵeto en la 16-a jarcento neniiĝis.

Pravy estis centro de fiŝlaga mastrumado. En ĉirkaŭaĵo estis multaj fiŝlagoj: Pravka, Pustý, Obecník, Návesník, Durázka I., Durázka II., Starý, Táborský, Rokosatý, Nový, Kvítek kaj Vomlinka. El ili ĝis nun restis neniu, ĉiuj estis resekigitaj kaj ŝanĝitaj je grundoj.

Sub terena deklivo proksime de la vilaĝo fontis bonega akvo. La fonto ebligis en la jaro 1924 kune kun vilaĝo Michnovka konstrui akvokondukilon. En tiu tempo ankoraŭ multaj urboj ne havis solvitan problemon de akvoprovizado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869202
1880217
1890230
1900231
1910241
1921230
JaroLoĝantoj
1930212
1950133
1961123
1970107
1980105
199188
JaroLoĝantoj
200183
2014103
2016101
2017104
2018100
2019100
JaroLoĝantoj
2020115
2021113
2022108
2023115

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]