Starý Mateřov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Starý Mateřov
municipo
Sonorilejo kun kruco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Starý Mateřov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Situo Starý Mateřov
 - alteco 229 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 06″ N 15° 42′ 55″ O / 50.00167 °N, 15.71528 °O / 50.00167; 15.71528 (mapo)
Katastro 3,02 km² (302 ha) Starý Mateřov
Loĝantaro 889 (2023)
Denseco 294,37 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1227
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575739
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Starý Mateřov
Retpaĝo: www.starymaterov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Starý Mateřov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo kaj rivereto Bylanka, 8 km sudokcidente de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo inter Pardubice kaj Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 889 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dubany, Třebosice, Barchov, Čepí, Pardubice kaj Jezbořice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Starý Mateřov en historiaj dokumentoj estas en donaca kontrakto el la jaro 1227, per kiu posedanto Kojata donacis la vilaĝon al la monaĥejo de Opatovice. Eblas, ke la vilaĝo ekestis jam en la 10-a11-a jarcento.

Mateřov estis familiara sidejo de senjoroj el Mateřov. Kelkaj el ili kaj iliaj posteuloj estas menciindaj:

  • Jiřík Máteřovský el Máteřov - post lia morto en la jaro 1404 la havaĵo transiris al la reĝo
  • Vojtěch Máteřovský - post batalo apud Prago devis elmigri Bohemion
  • Hyacinta Máteřovská el Máteřov mortis en la jaro 1724 kiel priorino de la monaĥinejo en Doksany
  • verkisto Alois Jirásek en sia romano Temno (Mallumo) traktas patron Máteřovský, jezuiton en Hradec Králové, kiu ĉeestis kontraŭreformaciajn agadojn. Ankaŭ lia frato estis jezuito kaj liaj tri fratinoj estis monaĥinoj.

En la jaro 1866 mortis pro ĥolero en Máteřov 16 homoj, ankaŭ paroĥestro el Třebosice Theobald Bulíček.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869425
1880396
1890385
1900395
1910432
1921477
JaroLoĝantoj
1930444
1950418
1961431
1970408
1980400
1991334
JaroLoĝantoj
2001322
2014568
2016591
2017599
2018617
2019666
JaroLoĝantoj
2020760
2021808
2022824
2023889

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ligna poligona kampanilo el la 19-a jarcento kaj krucifikso el la jaro 1813
  • El fortikaĵeto sur loko de nuna domo n-ro 1 estas konservitaj nur keloj. Pli poste ĉi tie estis ligna, ne tro granda senjora korto.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

  • František V. Potměšil - akademia pentristo
  • Zdeněk Štěpánek - aktoro de Nacia teatro en Prago
  • Václav Horák - elstara ĉarpentisto, en ĉirkaŭaĵo konstruis multajn lignajn domojn kaj ornamajn pinjonojn (en Starý Mateřov ekzemple sur domo n-ro 10)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]