Němčice (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Němčice


Koordinatoj: 49°53′30″N 16°20′44″E  /  49.89167°N, 16.34556°O / 49.89167; 16.34556 (Němčice (distrikto Svitavy))
Němčice
municipo
Němčice, small church.jpg
Flag of Nemcice CZ.svg
Flago
Němčice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Němčice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Moravio
Rivero Zlatý pásek
Situo Němčice
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49°53′30″N 16°20′44″E  /  49.89167°N, 16.34556°O / 49.89167; 16.34556 (Němčice (distrikto Svitavy))
Areo 13,17 km² (1 317 ha)
Loĝantaro 950 (01.01.2012)
Denseco 72,13 loĝ./km²
Fondo 1210
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 18
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 580694
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 5
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Němčice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.antee.cz/nemciceuo/
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Němčice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 4 km norde de urbo Litomyšl, en valo de rivereto kun bela nomo "Zlatý pásek" (Ora zono) inter Litomyšl kaj Česká Třebová.

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Němčice
  • Člupek
  • Pudilka
  • Zhoř

Pli frue estis la vilaĝoj memstaraj komunumoj kun propraj nombroj de la domoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj dokumentoj pri koloniigo de tiuj ĉi lokaĵoj estas datitaj antaŭ la jaro 1200. Tiam ĉi tie staris fortikaĵeto kaj korto de sinjoroj el Člupek. De tiam estas atestita ankaŭ ekzisto de muelejo. La vilaĝo Zhoř, pli frue nomata Schoř ekestis en la 13-a jarcento kaj ĝia nomo devenas el ĉeha vorto tchoř (putoro). Antaŭ la fino de 15-a jarcento en Člupek vivis rabista kavaliro Mikuláš Člupecký. Nomo de la vilaĝo Němčice estas verŝajne derivita de germanaj loĝantoj nomataj Němčíci (germanetoj). Sed verŝajne neniam en tiu ĉi vilaĝo superis la germana loĝantaro.

Riĉa kultura vivo en Němčice komenciĝis en la jaro 1868 per fondo de amatora teatra societo. Ĝi estas nomita laŭ sia fondinto, instruisto Šlégl kaj ekzistas en Němčice ankoraŭ nun. En la jaro 1885 estis en Němčice fondita fajrobrigada trupo kaj en la jaro 1920 ĉeĥa gimnasta organizo Sokol. La lernejo ekzistas en Němčice de la jaro 1750.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumo Němčice havas tri kapeletojn, konstruitaj en la dua duono de 19-a jarcento. En Němčice estas kapelo konsekrita al Sankta Johano Baptisto, en Člupek al Sankta Anna kaj en Zhoř al Sankta Magdalena.

La komunumo estas fama per multaj muelejoj. Sistemo de ok estintaj muelejoj sur la rivereto Zlatý pásek estas unika. Du muelejoj staras en Člupek, kvin en Němčice kaj ankoraŭ unu en la domaro Podrybník. Laŭlonge de la rivereto tiriĝas interligitaj kanaloj al unuopaj muelejoj.

Sur rando de la vilaĝo estas aparte interesa ĉarpentita ĉevalŝanĝeja gastejo kun mansarda tegmento kovrita per ŝindoj. En centro de la vilaĝo estas antikva gastejo kun teatra salonego kaj en Člupek estas gastejo kun estinta kinejo.

Sub la kapeleto en Člupek estas fontejo kun trinkakvo kaj de vilaĝeto Pudilka al loko nomata Kačenky (Anasetoj) oni iras laŭlonge de rivereto kun multaj fontejoj. Ĉi tie homoj el proksima vilaĝo Vlčkov okazigas ĉiuprintempe solenaĵon nomatan "Malfermado de fontejoj". En Kačenky estas pitoreska modela sistemo de mueletoj, kiuj movigas diversajn statuetojn.

Domaro Podrybník situas sub digo de estinta fiŝlago, kiu iam atingis ĝis la supre menciita ĉarpentita gastejo.

Elstaraj personoj[redakti | redakti fonton]

En Němčice naskiĝis pentristo Antonín Dvořák kaj historiisto, verkisto kaj tradukisto František Špáta, ekzekutita de nazioj. Nuntempe vivas en Člupek elstara ĉeĥa skulptistino Vítězslava Morávková, kiu parton de sia artverkaro prezentas rekte en la ĝardeno de sia familia domo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]