Vrbatův Kostelec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°51′14″N 15°56′28″E  /  49.85389°N, 15.94111°O / 49.85389; 15.94111 (Vrbatův Kostelec)
Vrbatův Kostelec
municipo
Vrbatův Kostelec ze silnice z osady Hlína.jpg
Vrbatův Kostelec el ŝoseo el domaro Hlína
Oficiala nomo: Vrbatův Kostelec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Skuteč
Historia regiono Bohemio
Rivero Žejbro
Situo Vrbatův Kostelec
 - alteco 408 m s. m.
 - koordinatoj 49°51′14″N 15°56′28″E  /  49.85389°N, 15.94111°O / 49.85389; 15.94111 (Vrbatův Kostelec)
Areo 5,44 km² (544 ha)
Loĝantaro 338 (01.01.2012)
Denseco 62,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1073
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 51 ĝis 539 73
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572535
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 4
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vrbatův Kostelec
Retpaĝo: www.vrbatuvkostelec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vrbatův Kostelec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivereto Žejbro, 4 km okcidente de urbo Skuteč kaj 11 km oriente de urbo Nasavrky, ĉe ŝoseo n-ro 337 inter Nasavrky kaj Skuteč.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Vrbatův Kostelec
  • Cejřov
  • Habroveč
  • Louka

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Vrbatův Kostelec apartenis al monaĥejo Podlažice. La unua skriba mencio pri ĝi estas verŝajne el la jaro 1073 kaj la preĝejo estas menciita jam en la jaro 1186. En pasinteco oni provadis en ĉirkaŭaĵo mini kretacean karbon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sude de Vrbatův Kostelec, direkte al Kvasín ni povas vidi tiel nomatajn kriptojn, disigitajn ŝtonegojn, karakterizaj por regiono de Skuteč.

Proksime de fervoja linio el Chrudim al Hlinsko troviĝas malprofunda groto "Partyzánka", en kiu dum la dua mondmilito kaŝadis sin partizanoj. En deklivo de monto Kostelecká hůra estis ankoraŭ du grotoj, Drábka kaj Čertova, sed tiuj jam neniiĝis.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Gallus estas ununava, kun kvinlatere fermita gotika presbiterejo konstruita ĉirkaŭ la jaro 1300, kun sakristio flanke de ĝi kaj turo en la okcidenta frontono. La presbiterejo estas radiece volbita, triumfa arko estas milde pinta, neprofilita, sur ambaŭ flankoj milde hakita. En la navo estas plata plafono sur fabiono. Ankaŭ sakristio estas platplafona, la subturejo estas kreste volbita. Sur ĉefaltaro estas bildo de F. Müller el la jaroj 1899, bildoj de Krucumado kaj de Sankta Francisko Ksaviero estas el tempo post la jaro 1700. En preĝeja ekipaĵo estas renesanca ŝtona aspergujo kaj gotika kaliko el la 15-a jarcento, verŝajne donaco de ministoj el Včelákov. En legendo oni asertas, ke en ĉirkaŭaĵo de Vrbatův Kostelec estas enfositaj diservaj iloj el monaĥejo de Podlažice.

Kapelo en Habroveč[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Maria devenas el la jaroj 1800 - 1820. Ĝi estas oblongforma, ortangule fermita, membriĝita per lizenaj kadroj, barele volbita, en la fronto estas triangula frontono. Sur la altaro estas bildo de J. Papáček el Chrudim.

Kruckolono[redakti | redakti fonton]

Kampa kruckolono situas ĉe vojkruciĝo al domaro Hlína.

Metala skulpturo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo sur vilaĝplaco troviĝas metala skulpturo kreita de loka forĝisto el feraj elementoj de agrokulturistaj maŝinoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]