Semín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semín
municipo
Preĝejo de sankta Johano Baptisto en Semín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Semín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Semín
 - alteco 209 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 12″ N 15° 31′ 11″ O / 50.05333 °N, 15.51972 °O / 50.05333; 15.51972 (mapo)
Areo 7,43 km² (743 ha)
Loĝantaro 624 (2023)
Denseco 83,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1339
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575623
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Semín
Retpaĝo: www.seminuprelouce.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Semín estas komunumo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, proksimume kvin kilometrojn nordoriente de urbo Přelouč, 18 km okcidente de Pardubice. En la vilaĝo estas registritaj 226 domoj kaj 624 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konata mencio pri la komunumo estas el la jaro 1339. Tiutempe la vilaĝon posedis Heřman el Semín. Fine de la 15-a jarcento la vilaĝon posedis Vilém el Pernštejn. Estis ĉi tie fortikaĵeto, el kiu konserviĝis nur malgranda monteto. Proksimume cent jarojn pli poste ekestis administra konstruaĵo, pli poste rekonstruita baroke. Hodiaŭ ĝi servas por loĝado. En la jaro 1691 estis en la vilaĝo konstruita bierfarejo, pli poste ankaŭ rekonstruita por loĝado.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto[redakti | redakti fonton]

Valora memorindaĵo estas origine romana preĝejo de Sankta Johano Baptisto situanta en dominanta pozicio super la komunumo. En la 17-a jarcento ĝi estis rekonstruita baroke. Ĝi estas ununava kun duoncirkla pastrejo, sakristio je la dekstra flanko kaj kun antaŭĉambro ĉe la okcidenta enirejo. La ĉefa altaro havas rokokan dekoracion, ĝi estas ornamita per statuoj de sanktuloj kun bildo el dua duono de la 18-a jarcento.

Sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo sur rando de la tombejo troviĝas ligna sonorilejo el la 16-a jarcento. Ĝi estas sur oklatera submasonaĵo, tegmentita per ŝindoj, proklamita kultura memoraĵo ĈR. En la sonorilturo estas du sonoriloj Poledník (Tagmezulo), ekuzita en la jaro 1542 kaj Hranáč (Mortsonoristo) iam nomata ankaŭ Jezuo aŭ Johano, ekuzita en 1606.

Kapeleto[redakti | redakti fonton]

Proksime de estinta kastelo estas kapeleto devenanta el la dua duono de la 18-a jarcento. En niĉo estas statuo de Sankta Johano Nepomuka.

Akvodukto[redakti | redakti fonton]

Interesa konstruaĵo estas malnova Semina akvodukto en orienta parto de la vilaĝo. Opatovický kanalo kruciĝas ĉi tie diversnivele kun Sopřeč-rivereto.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

En domo de estinta kasteleto naskiĝis la 13-an de marto 1880 elstara ĉeĥa kubisma arĥitekto Josef Gočár, aŭtoro ekzemple de la Domo Ĉe Nigra Dipatrino en Prago, estinta hotelo Grand en Pardubice, de unu el banejaj domoj en Lázně Bohdaněč. Li estas ankaŭ aŭtoro de la koncepto de urba reguliga plano de Hradec Králové.

Plua Semina naskiĝinto estas arĥeologo Vincenco V. Chvojka (la 8-an de februaro 1850), unu el fondintoj de ukraina arĥeologio, pli poste direktoro de la muzeo en Kievo.

Ĉiu el tiuj ĉi ekscivitanoj havas en la komunumo memortabulon.

Ligna sonorilturo
Estinta kastelo en Semín

Naturo[redakti | redakti fonton]

En Semin troviĝas en Ĉeĥa respubliko unika areo de Astragalo sabla (Astragalus arenarius). Ĉi tiu loko estas gardata natura memoraĵo "Semina Sabloamaso".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.