Chmelík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chmelík
germane Hopfendorf
municipo
Municipa ofico en Chmelík
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chmelík
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Loučná
Situo Chmelík
 - alteco 450 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 53″ N 16° 19′ 30″ O / 49.76472 °N, 16.32500 °O / 49.76472; 16.32500 (mapo)
Katastro 9,54 km² (954 ha) Chmelík
Loĝantaro 188 (2023)
Denseco 19,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1314
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 57
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572730
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chmelík
Retpaĝo: chmelik
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Chmelík situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, 13 km okcidente de urbo Svitavy kaj 14 km sude de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 188 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua raporto en historia dokumento pri Chmelík estas el la jaro 1314. Tiam ĝi estis havaĵo de abato Konrád, kiu en nomita jaro vendis liberan vilaĝestrejon al sinjoro Jirza. En la jaro 1550 la vilaĝo apartenis al sinjorejo de Litomyšl. Loĝantaro de Chmelík, germane Hopfendorf, ĝis la jaro 1945 estis plejparte germanoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Sur monteto en supra sudorienta parto de la vilaĝo troviĝas malfrubaroka preĝejo de Sankta Johano Nepomuka, konstruita en la jaroj 1780 - 1782. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo, en okcidenta fronto kun prisma turo ornamita sur ambaŭ flankoj per pinjonoj kun volutaj aloj. Sakristio troviĝas sur norda flanko. Eksteraj muroj estas membrigitaj per lizenaj kadroj, internaj per lizenoj. La presbiterejo estas volbita per konĥo, la navo barele kun segmentoj, ĥorejon portas du lignaj kolonoj, la sakristio estas volbita per plataĵo.

La ekipaĵo el la dua duono de 18-a jarcento ne estas memorinde aparte signifa. La ĉefaltaron ornamas statuoj de Sankta Maria kaj Sankta Jozefo kaj bildo de Neumann el la jaro 1911. La predikejo kun rokoka dekoraĵo estas metiista laboro, bildo de "Murdo de Sankta Adalberto" el la 1-a duono de 18-a jarcento kaj bildo de "Murdo de Sankta Venceslao" de Langr el la jaro 1907. Kalvaria vojo estas el la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Originala statuo de sidanta dolorplena Kristo el la jaro 1713, kiu troviĝis ĉe vojkruciĝo antaŭ la preĝejo, estas nun en la preĝejo kaj sur la origina loko estas kopio.

Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

N-ro 21 estas du teretaĝaj domoj el la jaro 1853, ligitaj per pordego kun ornamaj pinjonoj, dekstre en niĉo estas popoldevena statuo de Sankta Johano Nepomuka. Frontalan formon de du domoj ligitaj per pordego havas plejparto da bienoj en la vilaĝo.

Naturaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En katastra distrikto de la vilaĝo troviĝas du naturaj memorindaĵoj "Sněženky ve Vysokém lese" (Galantoj en Alta arbaro) kaj "V bukách" (En fagoj).

Ceteraj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas malnova nuntempe neuzata tombejo, kapeleto de t.n."Rozaria gefrataro", unika gotika humilejo kaj kelkaj krucoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]