Jamné nad Orlicí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jamné nad Orlicí
germane Jamnei an der Adler
municipo
Lernejo kaj preĝejo en Jamné nad Orlicí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jamné nad Orlicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Jamenský potok
Situo Jamné nad Orlicí
 - alteco 596 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 32″ N 16° 38′ 00″ O / 50.04222 °N, 16.63333 °O / 50.04222; 16.63333 (mapo)
Katastro 10,59 km² (1 059 ha) Jamné nad Orlicí
Loĝantaro 730 (2023)
Denseco 68,93 loĝ./km²
Unua skribmencio 1336
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 65
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580392
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jamné nad Orlicí
Retpaĝo: www.jamne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Jamné nad Orlicí (germane Jamnei an der Adler) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km norde de urbo Jablonné nad Orlicí, en la valo de malgranda rojo Jamenský potok, fluanta el Suchý vrch (995 m s.m.). Vivas ĉi tie 730 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jablonné nad Orlicí, Sobkovice, Těchonín kaj Orličky.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de la vilaĝo en historio ŝanĝiĝis, ĝi estis Jamná, Jamný kaj Jamné. Nur en la jaro 1922 estis la nomo fiksita en Jamné nad Orlicí.

La unua skriba raporto pri Jamné estas el la jaro 1336. Temas pri akto de reĝo Johano de Luksemburgio per kiu li deprenas sinjorejon Landšperk de monaĥejo Zbraslav. En listo de vilaĝoj estas nomata ankaŭ Jamné. Tamen en la jaro 1358 la monaĥejo Zbraslav ŝanĝis sinjorejojn Lanškroun kaj Landšperk kun episkopejo Litomyšl kontraŭ bienegoj pli proksimaj al Prago. Dum husanaj militoj episkopejo Litomyšl estis neniigita kaj ĝia havaĵo transiĝis al laika nobelaro. Posedantoj de la sinjorejo Landšperk poste rapide ŝanĝiĝis ĝis la jaro 1622, kiam post batalo sur Blanka monto aĉetis ĝin kaj sinjorejon Lanškroun Karel de Lichtenštejn. Al familiaro Lichtenštejn ambaŭ sinjorejoj apartenis ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848.

Publika instruado en Jamné komenciĝis proksimume en la jaro 1750. En privataj domoj instruis eksa soldato Josef Kvasnička. La unua lernejo estis en Jamné konstruita en la jaro 1807, la plia en 1882. En la jaro 1929 estis la vilaĝo elektrizita kaj en 1934 estis ĉi tie establita fervoja haltejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 501
18801 555
18901 757
19001 605
19101 468
19211 331
JaroLoĝantoj
19301 237
1950764
1961794
1970720
1980738
1991678
JaroLoĝantoj
2001721
2011675
2014704
2016685
2017682
2018679
JaroLoĝantoj
2019699
2020698
2021691
2022691
2023730

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Triunuo estis konstruita en pseŭdorenesanca stilo en la jaro 1882. Ĝi estas ununava kun prisma turo. La ekipaĵo estas samtempa, ankaŭ pseŭdorenesanca. La ĉefaltaro estis kreita de Petr Musil en la jaro 1887.

Kapeleto[redakti | redakti fonton]

Kapeleto de Kronado de Sankta Maria estis konstruita en la dua duono de 19-a jarcento.

Krucifikso[redakti | redakti fonton]

En malsupra parto de Jamné nad Orlicí troviĝas krucifikso el la jaro 1786.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.