Slatina (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Slatina
Slatina
municipo
Preĝejo de sanktaj petro kaj Paŭlo en Slatina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Slatina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Slatina
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 58″ N 16° 09′ 48″ O / 49.98278 °N, 16.16333 °O / 49.98278; 16.16333 (mapo)
Areo 4,29 km² (429 ha)
Loĝantaro 463 (2023)
Denseco 107,93 loĝ./km²
Unua skribmencio 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 566 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580945
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Slatina (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.ou-slatina.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Slatina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe rivero Loučná, 4 km norde de urbo Vysoké Mýto kaj 7 km sudokcidente de urbo Choceň. Vivas ĉi tie 463 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj spuroj de homa prisetlado sur teritorio de Slatina estas atestitaj per kelkaj arĥeologiaj trovaĵoj. La unuaj skribaj fontoj el la 12-a jarcento konfirmas, ke en la kontakta najbareco finiĝis ĉi tie regiono de premonstratoj el Litomyšl. La vilaĝo situis ĉe unu el vojoj de penetrado de koloniistoj al Tichá Orlice en ĉirkaŭaĵon de Choceň. La unua historie atestita posedanto de Slatina estis en la jaro 1363 kanoniko de episkopa kanonikaro en Litomyšl Jan el Dubany. Poste la domaro ofte ŝanĝis siajn posedantojn ĝis nuligo de regateco en la jaro 1848. En la jaro 1989 Slatina estis alligita al Vysoké Mýto, sed jam en 1990 ĝi ree memstariĝis. En la jaro 2004 komunuma ofico aperigis pri la vilaĝo libron kun titolo "Slatina", kiu estas ankoraŭ aĉetebla ĉe la eldonisto.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Origine romanika preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo el la komenco de 13-a jarcento, ofte rekonstruata, precipe en la jaro1760. Ĝi estas ununava kun pli mallarĝa ortangule fermita presbiterejo, kun sakristio en la akso kaj kun prisma turo antaŭ la okcidenta fronto, tiuj el la jaro 1876. La plafonoj estas plataj.

La ekipaĵo estas pseŭdohistoria: la altaro novrenesanca kun statuoj de Sanktaj Cirilo kaj Metodo kaj bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Jan Umlauf el la jaro 1890, du flankaj altaroj kaj predikejo estas novbarokaj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1900, statuetoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas frubarokaj el la dua duono de 17-a jarcento el la origina altaro. La Kalvaria vojo estas popolaj pentraĵoj el la komenco de 19-a jarcento transportitaj el Zámrsk. Romanika sabloŝtona baptujo el la komenco de 13-a jarcento estas en privata kolekto post Dr. Tomek en Choceň.

Kadavrejo[redakti | redakti fonton]

En la kadavrejo en tombejo estas deponita origina ĉefaltaro el la dua duono de 17-a jarcento, frubaroka kolona arĥitekturaĵo kun kanelitaj kolonetoj kaj aŭriklaj skulptaĵoj kaj bildo de Ŝanĝo de la Sinjoro.

Kruco[redakti | redakti fonton]

Ŝtona kruco kun reliefoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo sur monteto antaŭ la preĝejo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Slatina estas haltejo de loka fervojo Choceň - Vysoké Mýto - Litomyšl, kaj en distanco ĉirkaŭ 700 m haltejo Sruby sur ĉefa fervoja linio Pardubice - Česká Třebová. En Slatina haltas buso de linio Vysoké Mýto-Sruby-Choceň-Dobříkov-Vysoké Mýto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.