Saltu al enhavo

Staré Ždánice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staré Ždánice
municipo
Preĝejo de sankta Venceslao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Staré Ždánice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Situo Staré Ždánice
 - alteco 224 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 26″ N 15° 43′ 15″ O / 50.12389 °N, 15.72083 °O / 50.12389; 15.72083 (mapo)
Katastro 5,74 km² (574 ha) Staré Ždánice
Loĝantaro 728 (2024)
Denseco 126,83 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1494
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575721
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Staré Ždánice
Retpaĝo: www.starezdanice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Staré Ždánice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 7 km nordoriente de la urbo Lázně Bohdaneč, ĉe la ŝoseo n-ro 33 inter Lázně Bohdaneč kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 728 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Osice, Praskačka, Podůlšany, Plch, Stéblová kaj Čeperka.

Ĉeelba regiono de nuntempa Opatovice nad Labem ĝis Týnec nad Labem estis prisetlata nur en la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Pri disvolvo de etaj vilaĝoj kaj pri kulturigo de la pejzaĝo ĉi tie meritis benediktina monaĥejo de Opatovice. Unu el ĝiaj vilaĝoj estis ankaŭ Staré Ždánice, sude de monteto de Osice. Jam la unua skriba mencio pri Staré Ždánice devenanta el la jaro 1339 atestas, ke Vaněk el Ždánice, hereda posedanto de tiea fortikaĵeto, vendis la vilaĝon al la monaĥejo. Ties havaĵo ĝi estis ĝis detruo de la klostro en la jaro 1421 fare de husanoj. En la duono de 14-a jarcento ĉi tiea preĝejo estas nomata kiel paroĥa, sed fakte ĝi parte apartenis al la monaĥejo de Opatovice.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869804
1880913
1890947
1900846
1910805
1921740
JaroLoĝantoj
1930734
1950647
1961666
1970622
1980635
1991583
JaroLoĝantoj
2001583
2011673
2014742
2016708
2017703
2018676
JaroLoĝantoj
2019677
2020671
2021648
2022698
2023724
2024728

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Frubaroka preĝejo de Sankta Venceslao estis konstruita en la jaro 1336. Stile facilan konstruaĵon kompletigas sur norda flanko nekutima prisma turo kun krenelaro, tegmentita per ŝtona piramido. Estas ununava kun antaŭĉambroj sur norda kaj okcidenta flankoj kaj kun malpli larĝa kvadrata presbiterejo apogata per apogpilieroj. Ankaŭ la norda antaŭĉambro estas ornamita per krenelaro. La presbiterejo kaj la navo estas plafonitaj per krucaj volboj. Sakristio havas barelvolbon. La norda portalo kaj portalo el presbiterejo al sakristio estas pintarkaj, la okcidenta portalo estas sela. Fenestroj de presbiterejo kaj navo havas pintarkajn volbojn.

La ĉefa kaj ambaŭ flankaj altaroj estas pseŭdogotikaj, en presbiterejo bildo de Sankta Venceslao el la 18-a jarcento, la Kalvaria vojo estas el ĉirkaŭ la jaro 1800, renesanca surskriba tomboŝtono el la jaro 1590, novtempa lignoskulptaĵo de Pieto de J. Dušek el Chrudim, en sakristio estas bildo de Sankta Antonio el la 18-a jarcento.

Fiŝlago sur vilaĝplaco

Pluaj memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.