Hartinkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hartinkov
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hartinkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Rivero Maratovský potok
Situo Hartinkov
 - alteco 511 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 50″ N 16° 49′ 12″ O / 49.68056 °N, 16.82000 °O / 49.68056; 16.82000 (mapo)
Katastro 5,14 km² (514 ha) Hartinkov
Loĝantaro 58 (2023)
Denseco 11,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572284
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hartinkov
Retpaĝo: www.hartinkov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Hartinkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, sub vertoj de Drahanská vrchovina en Natura parko Bohdalov-Hartinkov, 9 km nordoriente de urbo Jevíčko. En ĉirkaŭaĵo nordoriente leviĝas monteto Sušice (549 m s.m.) kaj okcidente monteto Ousov (587 m s.m.). Vivas ĉi tie 58 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a jarcento estis areo de la vilaĝo kovrita per faga praarbaro. En la dua duono de 13-a jarcento estis vastaj forstoj ĉi tie koloniigitaj. Aktivis ĉi tie lokigisto Hartung, kies nomo konserviĝis en germana nomo de la vilaĝo "Hartungsdorf" kaj ankaŭ en malnova ĉeĥa nomo "Hartunkov". La germana nomo estas unue skribe menciita en la jaro 1291 en aprobo de urbaj rajtoj de Jevíčko sub kies jurisdikcio Hartinkov apartenis.

Posedantoj de la vilaĝo ŝanĝiĝis, ĝis en tridekaj jaroj de la 17-a jarcento aĉetis ĝin havulo de najbara kastelo Biskupice Jaroslav Drahanovský. El estinta fortikaĵeto en Hartinkov li aranĝis superularan korton en kiu lokaj kamparanoj faris servutajn laborojn. En la 17-a jarcento estis en Moravio kaj ankaŭ en Hartinkov tre vastigita paŝta bredado de ŝafoj por lano.

En la 18-a jarcento disvolviĝis en Hartinkov metiista produktado kaj en la 19-a jarcento ankaŭ lignofaligado kaj lignokarbigado, ĉefe por nova ferfandejo en Vranová Lhota. Sed fine de la jarcento tie la ferproduktado ree malkreskis pro situo de la ferfandejo fore de forvojo, kiu al konkurencaj fandejoj alveturigadis pli hejtvaloran kaj malmultekostan nigran karbon. Nombro de la loĝantoj en Hartinkov poste malkreskis. La unua ondo de amasa foriro de la loĝantaro estis dum ekonomia krizo en tridekaj jaroj kaj la dua ondo ekestis post la Dua Mondmilito, kiam multaj homoj foriris al proksimaj pli riĉaj vilaĝoj, kie akiris bienojn aŭ domojn post ellandigo de germana loĝantaro. Ankaŭ poste ĉefe junaj homoj foriradis en urbojn al nove konstruata industrio. La forlasitajn domojn ekposedadis homoj el urboj, plej multe el Brno kaj Prostějov, por semajnfina ripozado. Tiuj kun daŭra loĝantaro bone kunvivas.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869426
1880414
1890385
1900350
1910325
1921299
JaroLoĝantoj
1930287
1950131
1961146
1970140
1980101
199178
JaroLoĝantoj
200168
201453
201657
201750
201852
201955
JaroLoĝantoj
202052
202154
202254
202358

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]