Seč (distrikto Ústí nad Orlicí)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Seč (apartigilo) |
Seč | |||
municipo | |||
Vilaĝplaco kun sonorilejo kaj municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Seč | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Choceň | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Seč | ||
- alteco | 426 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 01′ 32″ N 16° 18′ 09″ O / 50.02556 °N, 16.30250 °O (mapo) | ||
Areo | 2,43 km² (243 ha) | ||
Loĝantaro | 157 (2022) | ||
Denseco | 64,61 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1417 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 562 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580902 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obecsec.cz | |||
![]() |
Vilaĝo Seč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 4 km norde de urbo Brandýs nad Orlicí flanke de ŝoseo n-ro 312 inter Choceň kaj České Libchavy.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kiam la vilaĝo ekestis, oni ne povas fidinde certigi, eble iam en la duono de 14-a jarcento. La unua skriba mencio pri la vilaĝo en historia dokumento datiĝas 1397, kiam tiama posedanto de Brandýs nad Orlicí dediĉis al kreado de nova altaro en tiea preĝejo de Sankta Jakobo krom aliaj ankaŭ pagon el la vilaĝo Seč.
Nomo de la vilaĝo onidire estis derivita el fakto, ke ĝi ekestis sur senarbigejo (ĉeĥe na seči).
En la jaro 1406 estis Seč kunigita al liĥtenburka duono de Choceň kaj ĝis la jaro 1636 ĝi apartenis al tiu sinjorejo. Poste ĝi apartenis al bienego Borovnice. En la jaro 1756 la vilaĝon aĉetis F. Oldřich Kinský kaj alligis ĝin denove al la sinjorejo Choceň. De la jaro 1830 ĝis 1850, kiam estis nuligita patrimonia reĝimo, estis Seč parto de la sinjorejo Kostelec nad Orlicí.