Kojice
Kojice | ||
municipo | ||
Devene romanika preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kojice
| ||
|
||
Oficiala nomo: Kojice | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Pardubice | |
Administra municipo | Chvaletice | |
Historia regiono | Bohemio | |
Rivero | Elbo | |
Situo | Kojice | |
- alteco | 220 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 02′ 13″ N 15° 23′ 25″ O / 50.03694 °N, 15.39028 °O (mapo) | |
Areo | 6,12 km² (612 ha) | |
Loĝantaro | 451 (2023) | |
Denseco | 73,69 loĝ./km² | |
Fondo | 12-a jarcento | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 533 12 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0532 | |
NUTS 5 | CZ0532 575194 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de vilaĝo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 1 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.kojice.cz | ||
![]() |
Municipo Kojice troviĝas proksimume 12 kilometroj okcidente de urbo Přelouč en distrikto Pardubice, regiono Pardubice, Ĉeĥio, en suda parto de Fera montaro (ĉeĥe Železné hory). Vivas ĉi tie 451 loĝantoj (2023).
En la komunumo estas fervoja haltejo sur linio Praha - Pardubice.
Historio[redakti | redakti fonton]
En historia dokumentaro ĝi estas unue menciita en la jaro 1238. Trans vilaĝo onidire iris tn. pado de Trstěnice, kiu jam en la 10-a jarcento direktis el Prago al Moravio. En Kojice, kie sur ĝi ligis vojoj el Čáslav kaj el Chlumec nad Cidlinou estis fine de la 12-a jarcento fondita malgranda fortikaĵo kaj konstruita preĝejo. Dum sur deklivo, kie oni diras "En la burgo" nun estas nur modestaj restaĵoj de la fortikaĵo, estas la preĝejo konservita preskaŭ en origina stato. Nur okaze de barokaj aranĝoj estis sude alkonstruita mallarĝa navo kaj sakristio.
Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo[redakti | redakti fonton]
estas ununava romanika konstruaĵo kun pastrejo kaj kun turo en la ĉefa fasado. En duono de la dudekaj jaroj de pasinta jarcento estis la preĝejo restaŭrita. La turo staras meze de la okcidenta fronto, sed ne elstaras el ĝi, interne de la preĝejo estas portata per fortegaj pilieroj. Eksteraj muroj estas glataj, nur absido havas ekstere kvar lizenojn. Oblonga navo kun ebena traba plafono malfermiĝas en absidon per plena arko. La absido estas volbita en formo de duonsfero. La ekipaĵo de la preĝejo estas pseŭdoromanika el la dua duono de la 18-a jarcento.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.