Všeradov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Všeradov
Všeradov, side street.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1730 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 539 01
Retpaĝaro http://www.vseradov.cz/
Demografio
Loĝantaro 158 (01,01,2012)
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°45′0″N 15°50′08″O  /  49.75°N, 15.83556°O / 49.75; 15.83556 (Všeradov)Koordinatoj: 49°45′0″N 15°50′08″O  /  49.75°N, 15.83556°O / 49.75; 15.83556 (Všeradov)
Alto 572 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,091824 km² (50 9.1 824 ha) [+]
Všeradov (Ĉeĥio)
DMS
Všeradov
Všeradov
Ĉeĥa respubliko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Všeradov [+]
v  d  r
Information icon.svg

Vilaĝo Všeradov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Všeradov
  • Jasné Pole
  • Milesimov

Municipan komunumon kreas tri nomitaj vilaĝoj. La unua mencio pri Všeradov devenas el la jaro 1487, Jasné Pole kaj Milesimov estis fonditaj nur en la 18-a jarcento. Všeradov estas vilaĝo kun ovala vilaĝplaco, en kies centro estas kruckolono kaj arboj. Ĉirkaŭ vilaĝplaco estas malnovaj ĉarpentitaj kaj masonitaj domoj. Novaj konstruaĵoj estas en proksimaj stratoj. Domo n-ro 10 devenas el la 17-a jarcento kaj estas la plej malnova ĉarpentita domo en tiu ĉi regiono.

Milesimov estis fondita de J. V. Garett el Millesim. En katastra distrikto de ĝi estas popola teĥnika memorindaĵo Králova pila (Segejo de Král) - ĉarpentita, per akvo movata muelejo kun unulamena segilo.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

  • Všeradov apartenis al vilaĝestrejo Rváčov. La lasta vilaĝestro nomis Krejčí kaj havis diktatoran, ambician temperamenton. Li ĉiam iradis kun manoj pretigitaj por kisado de servutuloj. Kiu konscie ne adoris lin, ĉe sekvanta servuta laboro suferis batojn de la vilaĝestra bastono.
  • Proksime de la vilaĝo ĉe fiŝlago Januš estas loko nomata "Obrázek" (Bildeto). Ĉi tie iam averiis kaleŝo kun novgeedzoj, kiuj tiel malfeliĉe per sia morto baldaŭ finis komencantan kunvivadon. Ankoraŭ nun oni ĉi tie nokte aŭdas terure kriantan novedzinon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]