Žďárské vrchy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Centra regiono de Žďárské vrchy

Žďárské vrchy (Montetoj de Žďár) estas montetaro sur dislimo de Bohemio kaj Moravio. Ĝi estas geomorfologia subtutaĵo de Bohemia-Moravia montetaro. Proksimume 60% el la teritorio estas kovrita per arbaroj, plejparte temas pri artefaritaj piceaj unukultivoj anstataŭ la origina abiofaga arbaro. Trans la teritorio iras eŭropa dislimo Elbo - Danubo. El la petroj ĉi tie superas sĥistoj, tra kiuj lok-al-loke traiĝas gnejsaj turoj. En pleistoceno je Žďárské vrchy influis kruela vetero, erodis granitan supraĵon kaj kreis ŝtonajn marojn. La pli eltenaj lokoj denudadon superis kaj ĝis nun restis diversaj rokaj formoj, ekzemple Čtyři palice (Kvar klaboj), Dráteníčky (Dratumistoj), Zkamenělý zámek (Ŝtonigita kastelo) aŭ la plej alta verto de Žďárské vrchy - Devět skal (836 m s.m.) (Naŭ rokoj), kio estas fakte grupo de naŭ rokoj kreanta malgrandan rokan urbon. Estas ĉi tie valoraj torfejaj kaj humidemaj aroj kun signifaj aperoj de vico de protektataj kaj priminicataj kreskaĵaj specoj. Tio estis la ĉefaj kaŭzoj pro kiuj ĉi tie estis establita la Protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rosička

Jam en la frua mezepoko trans ĉi tie gvidis gravaj komercistaj vojoj, sed pli altaj lokoj estis prisetlitaj nur de la 13-a jarcento. En la 14-a jarcento komenciĝis ĉi tie minado de arĝento, kio signifis grandan alvenon de loĝantaro, ne nur la ĉeĥa, sed ankaŭ la germana. La minado finiĝis en la 18-a jarcento.La grundo estas favora nur por kulturado de malpretendemaj produktoj, ekzemple de terpomoj kaj la agrikulturado koncentriĝas prefere je bredado de animaloj. Ofta fenomeno, plej multe sur riveroj Sázava kaj Chrudimka, estis martelmaŝinoj, kies marteloj estis movigataj per akvo.

Protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy[redakti | redakti fonton]

Protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy estis solene proklamita en la jaro 1970. Kiel fontejo de kelkaj bohemiaj kaj moraviaj riveroj (Sázava, Chrudimka, Doubrava, Svratka a Oslava) kaj regiono kun gravaj fiŝlagaj sistemoj (la plej grandaj fiŝlagoj estas Velké Dářko, Veselský fiŝlago, Matějovský fiŝlago, Řeka kaj Medlov, estis teritorio de PPR proklamita ankaŭ Protektata Regiono de Natura Akumulado de Akvoj.

Celo de la protektata pejzaĝa regiono estas konservo de harmonie egalpeza pejzaĝo kun signifa reprezentado de naturaj ekosistemoj.

Unu el rokaj formacioj sur verto Devět skal

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimato de tiu ĉi regiono apartenas inter la plej malmildaj en la Ĉeĥa respubliko, ĉar tiu ĉi nealta montaro estas eksponata al nordokcidentaj ventoj el Elbo-regiono.

Signifaj vertoj de Žďárské vrchy[redakti | redakti fonton]

Devět skal[redakti | redakti fonton]

Devět skal (836 m) (Naŭ rokoj) estas la plej alta supro de Žďárské vrchy, grupo de gnejsaj rokoj, natura memoraĵo proklamita en la jaro 1976.

Křovina[redakti | redakti fonton]

Křovina (830m). La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Kopeček[redakti | redakti fonton]

Kopeček (822). La supro estas kalva kun elstara panoramo al la suda direkto. Sur la verto staras tri mastoj de alttensia elektra linio kun dratoj, kiuj servas por testi surdratan frostkovraĵon.

Křivý javor[redakti | redakti fonton]

Křivý javor (824). La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Pasecká skála[redakti | redakti fonton]

Pasecká skála (Pasecká roko) (819 m) estas elstara verto de Žďárské vrchy, natura memorindaĵo, panoramo je nordo.

Suchý kopec[redakti | redakti fonton]

Suchý kopec (Seka monteto) (815 m). La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Buchtův kopec[redakti | redakti fonton]

Buchtův kopec (Monteto de Buchta) (813,0 m). La verto estas arbarriĉa sen panoramo. Sur la supro troviĝas de malproksime videbla konstruaĵo de Direktado de aviada funkciado, pro kio la verto estas la plej alta priloĝata loko en Bohemia-Moravia montetaro.

Pohledecká skála[redakti | redakti fonton]

Pohledecká skála (Pohledecká roko) (812,0 m). Sur la supro staras nealirebla elsendmasto.

Malinska skála[redakti | redakti fonton]

Malinská skála (Malínská roko) (811,1 m). El la verto de roko estas belega panoramo ka eblas vidi Blatiny, Křižánky, Samotín, Sněžné, Buchtův kopec, Pasecká skála, Drátník (Dráteníčky) či Čtyři palice.

Žákova hora[redakti | redakti fonton]

Žákova hora (Monto de Žák) (809,8 m). Sur la supro troviĝas geodesia punkto por mezurado de preciza formo de la terglobo. La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Vysoký kopec[redakti | redakti fonton]

Vysoký kopec (Alta monteto) (805,8 m). La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Šindelný vrch[redakti | redakti fonton]

Šindelný vrch (Šindelný monteto) (805,7 m). La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Kamenný vrch[redakti | redakti fonton]

Kamenný vrch (Ŝtona monteto) (802,5 m). La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Lisovská skála[redakti | redakti fonton]

Lisovská skála (Lisovská roko) (801,7 m) estas okcidenta antaŭsupro de Křoviny. La verton kreas gnejsa roko, kiu estas natura memoraĵo.

Tisůvka[redakti | redakti fonton]

Tisůvka (Tisůvka monteto) (800,3 m). Sur la supro troviĝas gnejsa roko, kiu estas natura memorindaĵo. La verto estas arbarriĉa sen panoramo.

Fryšavský kopec[redakti | redakti fonton]

Fryšavský kopec (Fryšavský monteto) (800,0 m). Nur per malprofundaj seloj estas ĉi tiu verto apartigita de Křivý javor kaj de Žákova hora. La verto estas arbarriĉa sen panoramo.


Signifaj urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]