Telecí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telecí
germane Teletz
municipo
Municipo Telecí de monteto Lucký vrch
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Telecí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Rivero Svratka
Situo Telecí
 - alteco 578 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 32″ N 16° 10′ 28″ O / 49.69222 °N, 16.17444 °O / 49.69222; 16.17444 (mapo)
Katastro 12,61 km² (1 261 ha) Telecí
Loĝantaro 431 (2023)
Denseco 34,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1403
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 94
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578878
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Telecí
Retpaĝo: www.teleci.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kantanta tilio de Lukas en Telecí
Kverko de Pajkr en Telecí

Municipo Telecí (en traduko al Esperanto ĝi signifas Bovidaĵo) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de Telecký potok en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 10 km okcidente de urbo Polička. Al Telecí apartenas ankaŭ Nové Telecí, domaro Landráty kaj izolitaj domoj Maděra. La vilaĝo troviĝas en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy. Ĝi estas serĉata loko por "popolkabana" ripozado. Vivas ĉi tie 431 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oldřiš, Borová, Spělkov, Pustá Rybná, Korouhev, Sádek, Krásné (distrikto Žďár nad Sázavou) kaj Borovnice (distrikto Žďár nad Sázavou).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua historie valora mencio pri vilaĝo nomata "Teletzie" estas el la jaro 1403 kaj koncernas foriron de sacerdoto el ĉi tiu paroĥejo. Tio atestas multe pli fruan prisetlon de la teritorio. Loĝantaro ĉi tie vivtenis sin per terkulturado, lignohakado kaj teksado. En la jaroj 1841 - 1934 en diversaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo oni minis ferercon kaj per ĉevalveturiloj liveris ĝin al Kadov (18 km) por plua prilaborado. Pro malgranda enhavo da fero en la erco kaj longa transporto la minado estis haltigita.

La 27-an de oktobro 1930 en Telecí kaj ĉirkaŭaĵo okazis neĝŝtormo. Al ventego kaj akvoneĝo subiĝis granda kvanto da arboj, ankaŭ fortikaj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 126
18801 130
18901 150
19001 097
19101 068
1921952
JaroLoĝantoj
1930904
1950676
1961634
1970545
1980503
1991454
JaroLoĝantoj
2001409
2014415
2016426
2017443
2018434
2019427
JaroLoĝantoj
2020438
2021418
2022432
2023431

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Sur monteto en la vilaĝo, meze de la tombejo barita per muro kun apogpilieroj, troviĝas preĝejo de Sankta Maria Magdalena, origine gotika, eble el la dua duono de 14-a jarcento. En la jaro 1881 ĝi estis rekonstruita pseŭdogotike, alkonstruita okcidenta antaŭĉambro kaj enkonstruita ĥorejo. La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita pastrejo kun apogpilieroj, kun sakristio sur suda flanko de la presbiterejo kaj antaŭĉambreto sur okcidenta flanko. Fasadoj ne estas membrigitaj, en la presbiterejo kaj navo estas pintarkaj fenestroj sen cirkelaĵoj. La presbiterejo estas volbita per unu kampo de kruca volbo kaj en la fermo radiale. Kruce estas volbita ankaŭ la sakristio. Triumfa arko estas milde pinta, la navo havas platan plafonon kaj en ĝia okcidenta parto situas ligna ĥorejo.

La ekipaĵo estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento, arte ne aparte valora.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

Okcidente de la preĝejo troviĝas libere staranta prisma sonorilturo, verŝajne el la 16-a jarcento. Ĝi estas konstruita en gotika stilo, masonita kun turbalkono sur kreneloj.

Evangeliana preĝejo[redakti | redakti fonton]

Origine "tolerema" preĝejo el la jaroj 1782 - 1783. En la jaro 1890 estis plialtigita la navo kaj alkonstruita turo.

Tilio de Lukas[redakti | redakti fonton]

En Telecí estas pli ol 600 jarojn aĝa gardata memorinda arbo nomata "Kantanta tilio de Lukas". Temas pri tilio grandfolia (Tilia platyphyllos) 25 m alta, kava trunko havas cirkonferencon 11,60 m, la arbo estas plene vitala, sub regula inspektado de fakuloj. Kava trunko okazigis legendon pri evangeliana maljunulo Jiroušek, kiu en ĝi kontraŭleĝe transskribadis Novan Testamenton kaj Psalmojn. Ĉe la laboro li kantis la psalmojn kaj mistera kantado miksita kun susurado de arboj estigis la kromnomon de la tilio.

Kverko de Pajkr[redakti | redakti fonton]

Memorinda kverko de Pajkr en Telecí, kverko tigofrukta (Quercus robur), kreskas en suba parto de la vilaĝo, apud eniro de flava signaro al la valo de Svratka. Ĝia alteco estas ĉirkaŭ 25 m, cirkonferenco de la trunko 5,45 m kaj la arbo estas pli ol 300 jarojn aĝa.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]