Předhradí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Předhradí
Předhradí - preĝejo de Virgulino Maria Sepdolora
Předhradí - preĝejo de Virgulino Maria Sepdolora

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1325 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 539 73 - 539 74
Retpaĝaro http://www.predhradi.cz/
Demografio
Loĝantaro 431 (01,01,2012)
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°50′2″N 16°2′25″O  /  49.83389°N, 16.04028°O / 49.83389; 16.04028 (Předhradí)Koordinatoj: 49°50′2″N 16°2′25″O  /  49.83389°N, 16.04028°O / 49.83389; 16.04028 (Předhradí)
Alto 420 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8,32 km² ( 832 ha) [+]
Předhradí (Ĉeĥio)
DMS
Předhradí
Předhradí
Ĉeĥa respubliko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Předhradí (Chrudim District) [+]
v  d  r
Information icon.svg
Konstruaĵo de Panský dvůr
Kortego de la burgo Rychmburk

La komunumo Předhradí estas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 358 el Skuteč al Nové Hrady, proksimume 3 kilometrojn oriente de Skuteč. Ĝi ekestis en la 15-a jarcento kiel fortikigita urbeto antaŭ la burgo Rychmburk. La plej frua mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1468. La origina dispozicio de la urbeto restis preskaŭ neŝanĝita. La muregoj el krudaj ŝtonoj estas tute konservitaj en horizontala projekcio, la muroj mem nur parte. Předhradí estis en la jaro 1990 proklamita la urba memorinda rezervejo.

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Předhradí
  • Dolívka

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Ĉi-tiea baroka preĝejo de Virgulino Maria estis fondita en la jaro 1753. La prismoforma turo sur okcidenta flanko estis konstruita pli malfrue, en la tempo de Filip Kinský en la jaro 1816 surloke de estinta ligna sonorilejo. La preĝejo estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo kaj kun sakristio en la preĝeja akso. Ĝian interioron ornamas freskoj kreitaj en la jaroj 1780 - 1790 sur ebenaj plafonoj, en presbiterejo de la Plej Sankta Triunuo, en la navo la Lasta Vespermanĝo, en oblikvaj anguloj estas freskoj en rokajaj kartuŝoj. La sakristio estas volbita krucforme. La ekipaĵo estas el la tempo de konstruo de la preĝejo, la ĉefa altaro estas skulptista kun valora statuo de Dolorplena Virgulino Maria, la flanka altaro de la 14 helpantoj en mizero kun bonkvalita bildo en la rokaja kadro, altaro de Virgulino Maria kun novtempa bildo. La predikejo havas rokajan dekoron. Parto de la preĝeja ekipaĵo estas kelkaj bonkvalitaj bildoj de la Krucumo, de Sankta Salvadoro, de Sankta Johano Nepomuka kaj pluaj.

Burgo Rychmurk

Tombejo[redakti | redakti fonton]

La tombejo en ĉirkaŭo de la preĝejo estas ĉirkaŭbarita per la muro kun kvar duoncirklaj kapeloj, surpinte kun bulbaj tegmentetoj. Sur orienta flanko estas la kadavrejo kun duobla groptegmento.

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la urboplaco ni povas vidi statuon de sankta Judaso Tadeo sur alta trilatera piedestalo el la jaro 1723. Apud la ŝoseo al Skuteč troviĝas statuaro de Monto de Kalvario el la jaro 1763 kun statuoj de Sankta Jozefo kaj Sankta Johano Nepomuka.

Sinjora korto[redakti | redakti fonton]

estis konstruita en la jaroj 1584 - 1586, en la 17-a jarcento ĝi forbrulis kaj estis tute rekonstruita. Origina estas nur la enirpordego kun ŝtonaj ĉarpentitaj blazonoj de la gentoj Berka kaj Kinský. Al la korto aliĝas vasta trapezforma ĝardeno ĉirkaŭfermita per muro, interne kun pavilono kaj busto de Filip Kinský, fondinto de la ĝardeno.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1892 estis en la urbeto fondita korporacio de perlamotistoj.

En la jaro 1294 okazis en Předhradí granda soleno por kunfratiĝo de laboristaro kaj terkulturistaro kun ĉeesto de maldekstre orientitaj ĉeĥaj verkistoj Ivan Olbracht kaj Helena Malířová.

En Předhradí naskiĝis signifa ĉeĥa poeto Adolf Heyduk (1835 - 1923). En la urbeto estas lia busto, kreita de fama ĉeĥa skulptisto Jan Štursa en la jaro 1935.

La komunumo akiris aprezon de "Vilaĝo de la jaro 1998" en programo por renovigo de la kamparo - por rekonstruo kaj eluzo de historiaj objektoj en la urba memorinda rezervejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]