Mladějov na Moravě
Mladějov na Moravě | |||
municipo | |||
Vilaĝplaco en Mladějov na Moravě
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mladějov na Moravě | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Moravská Třebová | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Fervojo | Mallarĝtraka fervojo | ||
Rivero | Rychnovský potok | ||
Situo | Mladějov na Moravě | ||
- alteco | 415 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 15″ N 16° 35′ 25″ O / 49.82083 °N, 16.59028 °O (mapo) | ||
Areo | 9,26 km² (926 ha) | ||
Loĝantaro | 447 (2022) | ||
Denseco | 48,27 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1365 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 35 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578401 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mladejovnamorave.cz | |||
![]() |
Municipo Mladějov na Moravě situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 12 km nordokcidente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 447 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
La origina prisetlantaro estis verŝajne slava. Antaŭ la Dua Mondmilito Mladějov, germane Blosdorf, estis germana vilaĝo kun ĉeĥa minoritato. Sur monto "Hradečné" staris vasta burgo. En la jaro 1365 vilaĝo Mladějov estis parto de la sinjorejo Moravská Třebová.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo de la Plejsankta Triunuo el la jaro 1720
- Paroĥestrejo, teretaĝa, rekonstruita je infanĝardeno
- Statuo de Sankta Maria Nemakulita
- Statuo de Sankta Floriano
- Kolono de Sankta Maria
- Kolono kun statuaro de la Plejsankta Triunuo
- Arĥeologia memorejo sur monteto Hausberg - mezepoka opido
- Ĉarpentita vilagestrejo kun kapelo el la jaro 1791
- Valora duetaĝa bieno en supra parto de la vilaĝo
- Areo de estinta Ŝamota Entrepreno proponas eksponaĵojn de relvoja, ŝosea kaj konstrua teĥniko. Apuda etŝpura relvojo 600 mm pli frue servis por transporto de skista petro, minita en Hřebeč, al nomita entrepreno en Mladějov. Nuntempe ĝi proponas al turistoj ekskursajn veturojn per historiaj vaporaj kaj dizelaj lokomotivoj.
Fotaĵoj el Mladějov na Moravě[redakti | redakti fonton]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Paĝaro pri mallarĝtraka fervojo en Mladějov
- Memorfestoj je falintoj en mondmilito 1914 - 1918 ĉeĥe
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Moravská Třebová kaj Jevíčko ĉeĥe