Žlebské Chvalovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°53′34″N 15°33′42″E  /  49.89278°N, 15.56167°O / 49.89278; 15.56167 (Žlebské Chvalovice)
Žlebské Chvalovice
municipo
Žlebské Chvalovice.jpg
Vido al Žlebské Chvalovice
Oficiala nomo: Žlebské Chvalovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Situo Žlebské Chvalovice
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49°53′34″N 15°33′42″E  /  49.89278°N, 15.56167°O / 49.89278; 15.56167 (Žlebské Chvalovice)
Areo 3,59 km² (359 ha)
Loĝantaro 92 (01.01.2012)
Denseco 25,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 574091
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Žlebské Chvalovice
Retpaĝo: www.mzh.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Žlebské Chvalovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Železné hory, ĉe ĝia okcidenta deklivo, 3 km oriente de urbo Ronov nad Doubravou, 5 km norde de urbo Třemošnice.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Žlebské Chvalovice
  • Žlebská Lhotka
Preĝejo Sankta Kruco

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Chvalovice devenas el la jaro 1391, kiam ĝi estis havaĵo de Jan el Chvalovice. Atributon "Žlebské" (de Žleby) oni komencis uzi nur en la 19-a jarcento kaj kuntenis kun aparteneco al senjorejo Žleby. En la vilaĝo verŝajne ekzistis fortikaĵeto, sed atestas pri tio nur retoj de fortikejo en formo de terenaj ondoj. Nuntempe en Žlebské Chvalovice vivas en 88 daŭre loĝataj domoj nur 90 loĝantoj. Ceteraj domoj estas uzataj nur por semajnfina ripozado. En la jaro 1954 en la vilaĝo loĝis 456 loĝantoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Žlebské Chvalovice ekzistas malgranda katholika preĝejo, kiu estas filio de la paroĥo en Ronov nad Doubravou; tamen en ĝi nur malofte okazas diservoj. La vilaĝparto Žlebská Lhotka apartenas al la paroĥo en Žleby. Ambaŭ paroĥoj apartenas al la diocezo de Hradec Králové.

Naturo kaj turismo[redakti | redakti fonton]

Tuj apud la vilaĝo leviĝas monteto Krkaňka, sur kiu en alteco 200 m super la domaro staras telekomunika masto. El nordorienta kaj orienta flankoj la vilaĝon protektas krutaj deklivoj de Železné hory. Tuta katastra distrikto troviĝas en protektata pejzaĝa regiono Železné hory.

Tra Žlebské Chvalovice gvidas du turismaj padoj

Biciklisma traceo gvidas el Lipovec - tra Žlebské Chvalovice al Třemošnice - Seč.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]