Bohuňovice (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bohuňovice
Bohuňovice
municipo
Oficiala nomo: Bohuňovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Rivero Končinský potok
Situo Bohuňovice
 - alteco 335 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 11″ N 16° 15′ 17″ O / 49.90306 °N, 16.25472 °O / 49.90306; 16.25472 (mapo)
Areo 4,23 km² (423 ha)
Loĝantaro 121 (2023)
Denseco 28,61 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577821
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bohuňovice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.bohunovice.net/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Bohuňovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondoforma ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 6 km nordokcidente de urbo Litomyšl. Ĝi estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj de la regiono. Vivas ĉi tie 121 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Bohuňovice estas el la jaro 1167. En duono de la 12-a jarcento ĉi tie estis korto de princino Gertruda de Babenberk, edzino de ĉeĥa princo Vladislao la 2-a. Tiam nomo de la domaro estis Bogunouice kaj estis derivita de familia nomo de fondintoj. Iam en la dua duono de 12-a jarcento Bohuňovice venis en havaĵon de monaĥejo en Litomyšl kaj en la jaro 1347 en havaĵon de la episkopejo en Litomyšl. Plejparto de la loĝantaro tiam estis germanoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sankta Prokopio, origine baroka el la jaro 1724. Rekonstruita ĝi estis en la jaro 1818 kaj en nuna formo estas pseŭdoromanika. Ĝi estas ununava kun ortangula fermo, super kiu estas prisma turo. Fasadoj estas membrigitaj per lizenoj. La presbiterejo estas volbita je prusa plataĵo, la navo estas platplafona. La ekipaĵo estas el la 19-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]