Vidlatá Seč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidlatá Seč
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vidlatá Seč
Historia nomo: Děrsovy Rozskule
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Situo Vidlatá Seč
 - alteco 426 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 11″ N 16° 12′ 39″ O / 49.83639 °N, 16.21083 °O / 49.83639; 16.21083 (mapo)
Areo 6,1 km² (610 ha)
Loĝantaro 304 (2023)
Denseco 49,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1167
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578941
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vidlatá Seč
Retpaĝo: vidlatasec.infobec.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vidlatá Seč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 11 km sudokcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 304 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1167. De sia ekesto la vilaĝo apartenis al la monaĥejo en Litomyšl, post ekesto de la episkopejo en Litomyšl estis Vidlatá Seč kun pluaj aliaj vilaĝoj atribuita al ĝi.

Lernado kaj edukado de infanoj en la regiono komenciĝis en forĝejo en najbara Makov. Poste, en la jaro 1795, komencis ĉi tie, en Vidlatá Seč, en kabano survoje al Chotěnov, instrui masonisto kaj soldata veterano Václav Bulva. Konstruaĵo de nuntempa lernejo devenas nur el la jaro 1875.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

En Vidlatá Seč troviĝas kapelo konsekrita al Sankta Maria, konstruita en la 17-a jarcento.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo situas monumento al la falintoj en la unua mondmilito.

Sur la lerneja vando troviĝas memortabulo al la naskiĝinto, ĉefserĝento František Famfulík, dum la dua mondmilito ekzekutita pro kunlaboro kun kontraŭfaŝisma rezista movado.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Tra Vidlatá Seč kondukas loka biciklisma traceo n-ro 4026 liganta Dolní Újezd kaj Jarošov.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]