Oucmanice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oucmanice
municipo
Oucmanice, kostel Nejsvětější Trojice.jpg
Preĝejo de La plej sankta Triunuo
Flag of Oucmanice CZ.svg
Flago
Oucmanice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Oucmanice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Situo Oucmanice
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 22″ N 16° 16′ 54″ O / 49.98944 °N, 16.28167 °O / 49.98944; 16.28167 (mapo)
Areo 3,65 km² (365 ha)
Loĝantaro 256 (2023)
Denseco 70,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 562 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580741
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Oucmanice
Retpaĝo: oucmanice
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Oucmanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 14 km okcidente de Ústí nad Orlicí, 8 km sudoriente de Choceň, 3 km sude de Brandýs nad Orlicí. Vivas ĉi tie 256 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Oucmanice estis fondita en la unua etapo de koloniigo de bohemiaj limregionoj en la 13-a jarcento. Unue ĝi estas rememorata en la jaro 1292 en fonda akto de monaĥejo Aula Regia en Zbraslav de la reĝo Venceslao la 2-a.

Jam en la jaro 1307 apartenis la vilaĝo al la sinjorejo Lanšperk, ĝis la duono de 16-a jarcento al sinjorejo Litomyšl kaj poste al sinjorejo Brandýs nad Orlicí. Post nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848 Oucmanice estis alligita al la distrikto Vysoké Mýto kaj en la jaro 1951 transigita al la distrikto Ústí nad Orlicí.

En supre dirita fonda akto de la klostro Zbraslav estas la vilaĝo nomata villa Walczmanni, sed baldaŭ oni uzadis nomon "Valcmanice". Nomo de la vilaĝo montras germanan originon de la lokigisto, sed el la sufikso -ice estas derivebla ĉeĥa origino de koloniistoj aŭ baldaŭa ĉeĥigo de pli frue germana loĝantaro. En la 17-a jarcento aperas nomo Aucmanice (Autzmanitz), en la 19-a jarcento rigore ĉeĥa Úcmanice kaj fine nuna Oucmanice.

Historiaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En la jaro 1892 oni aĉetis al vilaĝa noktogardisto fajfilon por 35 krejceroj,
  • la unua aviadilo flugis super Oucmanice la 7-an de novembro 1918,
  • la unua traktoro de amerika firmao Fordson aperis en Oucmanice en la jaro 1926,
  • la unua radioricevilo estis en Oucmanice en la jaro 1926,
  • la unua motorciklo kaj ankaŭ la unua aŭtomobilo estis en la vilaĝo en 1934,
  • elektron ĉi tien oni venigis nur en la jaro 1943,
  • telefonon oni establis en 1947.