Rybitví

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rybitví
municipo
Naskodomo de kuzoj Veverkidoj en Rybitví
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rybitví
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Rybitví
 - alteco 219 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 33″ N 15° 42′ 08″ O / 50.05917 °N, 15.70222 °O / 50.05917; 15.70222 (mapo)
Katastro 5,24 km² (524 ha) Rybitví
Loĝantaro 1 442 (2023)
Denseco 275,19 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 54
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575593
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rybitví
Retpaĝo: www.rybitvi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Rybitví situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, 7 km nordokcidente de urbo Pardubice, 3 km sudoriente de urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 1 442 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Černá u Bohdanče, Lázně Bohdaneč, Pardubice kaj Srnojedy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Rybitví devenas el la jaro 1377, kiam Albrecht de Cimburk, posedanto de burgo Blatník, vendis la burgon kun urbeto Bohdaneč kaj vilaĝoj Bystřec, Rybitví, Černá u Bohdanče kaj Lhotka Blatníkovská al Jan el Orel, abato de monaĥejo de Opatovice. En posedaĵo de la monaĥejo la vilaĝo Rybitví restis ĝis detruo de la klostro fare de husanoj. Poste ĝi fariĝis havaĵo de Diviš Bořek el Miletínek, pli malfrue de familiaro Pernštejn ktp. Sed la origina vilaĝo Rybitví devis fine de 1930-aj jaroj cedi al disvolvo de ĥemia produktado, konstruo de ĥemia fabriko. La vilaĝon ligas kelkfoje en ĉiu horo kun la regiona urbo Pardubice kaj kun baneja urbo Lázně Bohdaneč trolebusaj lineoj. Proksima ĉirkaŭaĵo, la arbarriĉa fiŝlaga baseno de Bohdaneč kaj la regiona urbo Pardubice proponas vastajn eblecojn de aktiva ripozo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869337
1880400
1890402
1900384
1910426
1921407
JaroLoĝantoj
1930471
19501 159
19612 044
19702 088
19801 739
19911 405
JaroLoĝantoj
20011 319
20141 395
20161 381
20171 371
20181 355
20191 342
JaroLoĝantoj
20201 326
20211 345
20221 321
20231 442

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Rybitví estas konata aparte kiel naskiĝloko de kuzoj František kaj Václav Veverka, kiuj en la jaro 1827 inventis "ruchadlo-n", simplan antaŭformon de ĉarplugilo. Sur estinta forĝejo estas memorplato, sur la korto de ĝi monumento de la kuzoj kaj proksime memoraĵo "al la unua sulko" el la jaro 1927 de arĥitekto Josef Gočár.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Rybitví estas konstruista mezlernejo kaj metilernejo kun bone ekipita loĝhejmo. En tiu ĉi institucio organizis Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice jam kejkajn internaciajn Esperantajn renkontiĝojn, ekzemple 10-tagan seminarion pri Freinet-pedagogio de ICEM - Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto en la jaro 1993 kaj solenan renkontiĝon okaze de centjariĝo de Esperanto en Pardubice.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]