Hamry (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Hamry
Koordinatoj: 49°44′16″N 15°55′31″E  /  49.73778°N, 15.92528°O / 49.73778; 15.92528 (Hamry (distrikto Chrudim))
Hamry
germane: Hammer
municipo
Oficiala nomo: Hamry
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Boh.-Mor. montetaro
Rivero Chrudimka
Situo Hamry
 - alteco 585 m s. m.
 - koordinatoj 49°44′16″N 15°55′31″E  /  49.73778°N, 15.92528°O / 49.73778; 15.92528 (Hamry (distrikto Chrudim))
Areo 3,82 km² (382 ha)
Loĝantaro 266 (01.01.2012)
Denseco 69,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1353
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571377
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hamry (Chrudim District)
Retpaĝo: www.hamry.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Hamry situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivero Chrudimka, 4 km sude de urbo Hlinsko. Sude de la municipo troviĝas unu el la plej malnovaj valbaraĵoj en Ĉeĥio - Hamry.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribaj mencioj pri la vilaĝo, kiu ekestis komence de la 16-a jarcento, devenas el la jaro 1353 kaj el la jaro 1392, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Rychmburk. La vilaĝo, origine nomata Přerostlé kaj poste de la 18-a jarcento Přerostlé Hamry, situas en pentrinda pejzaĝo ĉirkaŭ rivero Chrudimka. La nomo Hamry estas derivita de la vorto hamr (martelmaŝino) signanta maŝinon kaj ankaŭ domon, kie oni prilaboradis krudan feron je forĝebla ŝtalo. Ĝi estis esence granda forĝejo, kies ĉefa ilo estis ĝuste martelmaŝino, grandega martelo movigada per akvorado. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj martelmaŝinista metio floris kaj martelmaŝinistoj estis relative riĉaj homoj kun diversaj eksterordinaraj rajtoj. Ĝis nun Hamry konservis sian originan situan strukturon, kiun kreas domoj en grupoj sur ambaŭ flankoj de la rivero. En la vilaĝo konserviĝis kelkaj valoraj popolkonstruaĵoj tipaj por ĉi tiu submontara regiono (n-roj 4, 5, 12, 14, 25), ĉarpentitaj, ĉiuj el la jaroj 1780 - 1790. La bieno havas loĝdomon el la 17-a jarcento kaj el la 1-a duono de la 18-a jarcento, teretaĝo estas masonita, la dua etaĝo ĉarpentita.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo kaj banejo[redakti | redakti fonton]

Proksime de Hamry, apud la vojo al Hlinsko, troviĝas baroka kapelo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1760, konstruita super fonteto kun kuraca akvo. Jam en la 17-a jarcento ĉi tie estis t.n. Sanktjohana Banejo. La kapelo estas oblonga, finita duoncirkle, volbita per du krestaj kampoj sur zonoj. Sur la altaro estas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la 1-a duono de 18-a jarcento.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Maria estas el la jaro 1828.

Valbaraĵo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1907 - 1912 estis ĉi tie konstruita unu el la plej malnovaj surŝutitaj valbaraĵoj en Ĉeĥio. Ĝia ĉefa celo estis protekti la teritorion kontraŭ inundoj. Nuntempe krom tio ĝi provizas grandan teritorion ĉirkaŭ Hlinsko kaj Havlíčkův Brod per trinkakvo. Belega pejzaĝo en ĉirkaŭaĵo ĝis nun allogas multajn turistojn ne nur somere, sed ankaŭ proponas idealan terenon por skikurado. Tra la vilaĝo trairas instrua pado "Tra Vysočina regiono" kaj apude kondukas bicikla vojo n-ro 1 el Prago al Brno.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]