Březiny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Březiny
municipo
Vido de tombejo al oriento
Oficiala nomo: Březiny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Rivero Svratka
Situo Březiny
 - alteco 605 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 55″ N 16° 06′ 33″ O / 49.69861 °N, 16.10917 °O / 49.69861; 16.10917 (mapo)
Areo 7,2 km² (720 ha)
Loĝantaro 130 (2023)
Denseco 18,06 loĝ./km²
Unua skribmencio 1702
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 95 ĝis 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577898
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Březiny
Retpaĝo: www.breziny.net
Portalo pri Ĉeĥio
Březiny - vido de tombejo al okcidento

Municipo Březiny situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 130 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekesto de la vilaĝo laŭ legendo datiĝas en tempo de tridekjara milito, kiam loĝantaro devis fuĝi de svedoj kaj kaŝadis sin en teritorio de Březiny, en betulejo, regiono marĉa kaj malfacile irebla. Aliaj homoj, kiuj venadis ĉi tien por kaŝi sin, estis evangelianoj, dum rekatoligado de ĉeĥaj landoj kruele persekutataj. Venintoj faligadis arbojn, fondis kampojn kaj konstruis domojn, sed izolitaj inter si, ne intencante fondi novan setlejon. Tiu maniero de la prikonstruo estas ankoraŭ nun videbla sur mapo de la vilaĝo, kie preskaŭ tuta katastra distrikto de Březiny estas prikonstruita de izolitaj domoj. En la vilaĝo iam estis vitrofarejo kaj tri martelmaŝinoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Magia animo kaj beleco de la regiono alparolis multajn poetojn, pentristojn kaj muzikistoj, kiuj ŝatis ĉi tie serĉi inspiron por sia kreado. El la plej famaj ni nomu Teréza Nováková, Karel Václav Rais, František Halas, Bohuslav Martinů. Aparte Teréza Nováková per sia restado en la muelejo de familio Kučera kolektis materiojn por siaj belegaj verkoj Drašar, Jiří Šmatlán, Jan Jílek, Děti čistého živého (Gefiloj de pura viva), Na Librově gruntě (En bieno de Libra).

Al ĉarmo de ĉi tiea pejzaĝo apartenas, bedaŭrinde malaperantaj, simplaj, kalkigataj kabanoj kaj bienetoj.

Per senpretenda promeno en vilaĝa ĉirkaŭaĵo ni povas viziti:

  • Čtyři palice (Kvar marteloj) estas rokfiguro de tri rokoj, en kiuj la meza, nomata "Paličatá" konsistas el kvar blokoj - marteloj.
  • Milovské Perničky (Mielkuketoj de Mílovy), gnejsa rokfiguro sur kies vertoj estas bizaraj ovalaj kavoj, mielkuketoj, 30 cm profundaj kun diametro ĉirkaŭ 80 cm. Nek ilia origino, nek celo estis ĝis nun bone klarigitaj. Verŝajne ili devenas el pratempo kaj ekestis artefarite. Ĉu ili servis por kultaj celoj, raportado aŭ eĉ alie ne estas klare.
  • Zkamenělý zámek (Ŝtonigita kastelo) - gnejsa monteto, kies rokoj similas al ruinoj de burgo. En pratempo ĝi verŝajne estis naturdevena opidumo.
  • Karlštejn estas rokoka ĉaskasteleto. Kun fama burgo de imperiesto Karolo la 4-a ĝi havas nenion komunan.
  • Devět skal (Naŭ rokoj) (836 m) estas la plej alta punkto de Žďárské vrchy kaj la dua en Bohemia-Moravia montetaro. Belvidejo, panoramo estas parte limigita per arbaro. La ĉaskabano en la jaro 1945 servis al partizanoj.
  • Bílá skála kaj Lisovská skála (Blanka roko kaj Roko de Lisov)
  • Malínská skála (Roko de Malín) - belvidejoj.
  • Dráteníčky - roka supraĵo kun bela panoramo.
  • Buchtův kopec (Monteto de Buchta) - sur verto estas radara stacio por gvidi civilajn aviadilojn.
  • Štarkov - ruinoj de burgo
  • Lucký vrch (Monto Lucký) - ekskursa loko kun bela panoramo.
  • Rybenské perničky (Mielkukoj de Rybná) - rokoj, ankaŭ kun ovalaj kavoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de Sankta Roĥo
  • Ciril-Mdetoda paciĝa kruco
  • Tilio de Luňáček
  • Vilao de Jílek el la jaro 1936, estinta havaĵo de fabrikisto Jílek, nuntempe luata al ripozgrupoj de ĉirkaŭ 12 personoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]