Tisová (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tisová
Tisová
germane Tissau
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tisová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Tisová
 - alteco 292 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 24″ N 16° 13′ 06″ O / 49.94000 °N, 16.21833 °O / 49.94000; 16.21833 (mapo)
Katastro 10,97 km² (1 097 ha) Tisová u Vysokého Mýta
Loĝantaro 602 (2023)
Denseco 54,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1407
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 566 01 (devene 565 52)
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581062
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tisová (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.tisova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Tisová (germane Tissau) estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe la rivero Loučná, ĉe neĉefa ŝoseo inter Vysoké Mýto kaj České Heřmanice, 5 km sudoriente de Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 602 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vračovice-Orlov, Hrušová, Cerekvice nad Loučnou, Horky, Vysoké Mýto, Zálší kaj České Heřmanice.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Tisová
  • Zaháj

Historio[redakti | redakti fonton]

Prisetlado de tiu ĉi regiono verŝajne komenciĝis jam en neolitiko pro senekstrema klimato kaj multaj bonkvalitaj akvofontoj. Pri loĝado de ĉi tiea teritorio jam fine de la unua jarmilo atestas fortikaĵejoj, kies spuroj estas ĝis nuntempe rimarkindaj, ekzemple fortikaĵeto en Zaháj - Derflík.

La unua mencio pri Tisová datiĝas en la jaro 1407 en akto, per kiu sinjoro Horka el Horka donacas banejon en Litomyšl al paroĥa preĝejo en Choceň kaj unu el atestantoj estas nomata Mikuláš el Tisová.

Tisová jam de la jaro 1260, kiam reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis urbon Vysoké Mýto, apartenis al ĝi. En la jaro 1547 reĝo Ferdinado la 1-a punis la urbon pro neobeemo kaj deprenis de ĝi havaĵon, i.a. la vilaĝon Tisová. En la jaro 1550 akiris la sinjorejon Litomyšl familiaro Pernštejn kaj Tisová poste fariĝis parto de ĝi kaj tiu restis ĝis nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869629
1880690
1890723
1900634
1910709
1921726
JaroLoĝantoj
1930803
1950524
1961584
1970545
1980539
1991525
JaroLoĝantoj
2001510
2014571
2016568
2017566
2018567
2019560
JaroLoĝantoj
2020571
2021562
2022575
2023602

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Malfrubaroka kapelo de Sankta Adalberto estis konstruita en la jaro 1895. Ĝi estas oblonga kun rondigitaj anguloj kaj malpli larĝaj altara kaj enireja spacoj kaj kun poligone fermita malpli alta sakristio en la akso. Sur la tegmento estas sanktusa tureto. La interno estas platplafona, vandoj membrigitaj per pilastroj, super la enireja spaco estas ligna ĥorejo.

La ĉefaltaro de Sankta Adalberto estas novromanika, la flanka altaro de Sankta Maria kaj predikejo estas pseŭdohistoriaj kaj eklektikaj (plurstilaj). Estas ĉi tie statueto de Nemakulita, orgeno el la unua duono de 19-a jarcento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sabloŝtona Sankta Johano Nepomuka estas el la jaro 1806,
  • sabloŝtona kruco antaŭ la kapelo devenas el la jaro 1868.

Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kelkaj arĥitekture interesaj bienoj, estinta sinjora korto kaj bone prizorgata tombejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]