Choteč (distrikto Pardubice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Choteč
Choteč
municipo
Municipa oficejo en Choteč
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Choteč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Ředický potok
Situo Choteč
 - alteco 228 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 00″ N 15° 52′ 50″ O / 50.08333 °N, 15.88056 °O / 50.08333; 15.88056 (mapo)
Katastro 4,14 km² (414 ha) Choteč u Holic
Loĝantaro 359 (2023)
Denseco 86,71 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1394
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575062
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Choteč (Pardubice District)
Retpaĝo: www.chotec.webz.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Choteč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 3 km nordoriente de urbo Sezemice kaj 8 km okcidente de urbo Holice. Vivas ĉi tie 359 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Časy, Rokytno, Sezemice kaj Dolní Ředice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teritorio, kie nun situas vilaĝo Choteč estis prisetlita jam en prahistoria tempo. Atestas pri tio tomboj de tiamaj homoj en tiu ĉi loko.

La unua skriba mencio pri Choteč estas el la jaro 1394, kiam Čeněk el Choteč vendis parton de la vilaĝo al monaĥinejo Sezemice. Post detruo de la klostro en husanaj militoj en la jaro 1421 posedigis al si tiun parton Bořek el Miletínek kaj en fino de la 15-a jarcento aĉetis ĝin Vilém de Pernštejn.

Posedantoj de la dua parto de Choteč ofte ŝanĝiĝis. Nur en la jaro 1551 Markvart Slepotický vendis ĝin al familio de Pernštejn kaj tiel ambaŭ partoj de la vilaĝo ree kuniĝis.

Ĝis fino de la 18-a jarcento ne estis en Choteč lernejo kaj lernantoj devis piede vizitadi lernejon en Sezemice. En precize nekonata jaro estis en la vilaĝo aranĝita neoficiala neaprobita lernejo. Sed ligna domo, kie oni instruis, en la jaro 1805 forbrulis kaj plua lernado okazadis en diversaj privataj domoj. Nur en la jaro 1837 estis konstruita nova ligna lernejo kaj tiu estis en la jaro 1882 anstataŭigita per masonita unu-klasa, en la jaro 1885 rekonstruita je du-klasa lernejo. Pro manko de lernantoj kaj favore al altigo de instrukvalito estis en la jaro 1973 instruado en Choteč finita kaj lernantoj veturadas per busoj en la lernejon en Sezemice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869259
1880276
1890352
1900330
1910314
1921343
JaroLoĝantoj
1930317
1950266
1961270
1970270
1980267
1991252
JaroLoĝantoj
2001274
2014320
2016324
2017331
2018336
2019337
JaroLoĝantoj
2020352
2021359
2022359
2023359

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo staras de la jaro 1849 sabloŝtona kruco. El tiu sama jaro estas apuda ligna, per ŝindoj kovrita kampanileto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]