La vilaĝoj Spojil, Staročernsko kaj Studánka estis fonditaj en la jaro 1785 sur grundoj de estintaj sekigitaj fiŝlagoj Novočernský, Staročernský, Spojil kaj Studánka. En nomitaj lokaĵoj estis atribuitaj 52 novaj grundoj. Vilaĝo Spojil ekestis sur grundoj post fiŝlagoj Spojil kaj Staročernský kaj ĉe estinta digo de la fiŝlago Staročernský oni atribuis 21 parcelojn por novaj bienoj. Por konstruo de novaj loĝdomoj, staloj kaj garbejoj ricevis la koloniistoj ĉiun lignon senpage. En mallonga tempo tiel elkreskis tuta nova vilaĝo. Sur argilaj kaj ŝlimaj grundoj estis malfacile kultivi bonan rikolton, sed fine la koloniistoj sukcesis okazigi, ke Spojil fariĝis centro de legoma produktado. Nun kultivas la grundojn Agrikultura kompanio Staré Hradiště.
De sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento ĝis la jaro 1991 estis Spojil kvartalo de regiona urbo Pardubice kaj nuntempe ĝi estas vilaĝo kreanta enklavon en la urba teritorio.