Voleč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voleč
municipo
Volec CZ flag.gif
Flago
Volec CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Voleč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Rivero Sopřečský potok
Situo Voleč
 - alteco 265 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 04″ N 15° 34′ 20″ O / 50.11778 °N, 15.57222 °O / 50.11778; 15.57222 (mapo)
Areo 4,76 km² (476 ha)
Loĝantaro 372 (2022)
Denseco 78,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1398
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575992
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Voleč
Retpaĝo: www.volec.unas.cz/ramce.html
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Voleč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 36 inter Chlumec nad Cidlinou kaj Pardubice, 9 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 10 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč, 4 km de elveturejo n-ro 68 el aŭtoŝoseo n-ro D11 (E67) kaj 5 km de elveturejo n-ro 76. Vivas ĉi tie 372 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Voleč devenas el la jaro 1398. La unuaj konataj posedantoj de la vilaĝo estis Mareš kaj Jan el Vyšehněvice, Johanka el Hustířany, Kunát pli juna el Dobřenice, Vojtěch el Pernštejn kaj de la jaro 1560 la Reĝa Kamero.

Dum la tridekjara milito Voleč ege suferis, estis prirabita kaj forbruligita. Ankoraŭ en la 18-a jarcento estis proksime de Voleč multaj fiŝlagoj kaj arbaroj.

En 19-a jarcento la vilaĝo ekfloras ekonomie kaj kulture. La loĝantaron vivtenas agrokulturado, oni sekigas fiŝlagojn, arbaroj kaj paštejoj cedas al plugkampoj. Estis konstruataj nova lernejo, biblioteko, ŝparkompania domo. Oni fondis diversajn societojn, ludis teatron.

En la 20-a jarcento Voleč moderniĝis: estis konstruataj vilaĝaj ŝoseoj, akvokondukilo, kanalizo, moderniĝas agrokulturado ktp. Tamen multaj homoj foriras al urboj. En la jaro 1890 estis en la vilaĝo 63 domoj kaj 495 loĝantoj kaj nuntempe estas 130 domoj kaj nur 320 loĝantoj. La lernejo, antaŭlernejo, ŝparejo estis nuligitaj kaj la servojn oni certigas alie. En Voleč ekestas novaj bezonataj entreprenoj, ekestis tempo de aŭtomobiloj, interreto, poŝtelefonoj. Vilaĝo egaliĝas al urboj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]