Horní Čermná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Čermná
germane Ober Böhmisch Rothwasser
municipo
Unu el stratetoj en Horní Čermná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horní Čermná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Montaro Suborlica montetaro
Situo Horní Čermná
 - alteco 421 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 24″ N 16° 36′ 20″ O / 49.97333 °N, 16.60556 °O / 49.97333; 16.60556 (mapo)
Areo 17,66 km² (1 766 ha)
Loĝantaro 1 015 (2023)
Denseco 57,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 56
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580279
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Čermná
Retpaĝo: www.hornicermna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Horní Čermná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en valo de rivereto Čermná, apud ŝoseo n-ro 311 inter Lanškroun kaj Jablonné nad Orlicí, 8 km de Lanškroun kaj 8 km de Jablonné nad Orlicí. Vivas ĉi tie 1 015 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Čermná, Horní Třešňovec, Horní Heřmanice, Lanškroun, Výprachtice, Albrechtice, Cotkytle kaj Bystřec.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Horní Čermná
  • Nepomuky
  • Kalhoty
  • Stěžník
  • Zlomy
  • Sebranice
  • Mariánská Hora

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de la vilaĝo estas derivita el nomo de rivereto, kiu enhavas feron el ĉirkaŭantaj grundoj. La unua historia mencio pri Čermná (latine Ruffa aqua, germane Rotenwasser) estas el la jaro 1304, kiam reĝo Venceslao la 2-a donacis ĝin al nova monaĥejo en Zbraslav. Kiam estis fondita episkopejo en Litomyšl, ŝanĝis kun ĝi la monaĥejo Zbraslav regionojn Lanškroun kaj Lanšperk kontraŭ bienegoj pli proksimaj al Prago. Dum husanaj militoj episkopejo Litomyšl estis neniigita kaj ĝia havaĵo transiĝis al laika nobelaro. De la dua duono de 15-a jarcento ĝis fino de patrimonia reĝimo Čermná fariĝis parto de sinjorejo Lanškroun. Post batalo sur Blanka monto la sinjorejon akiris Karel el Lichtenštejn kaj komencis en ĝi rekatoligadon. Dum la Dua Mondmilito estis Horní Čermná aneksita en t.n. Sudetan ĵupon, kie kun apudaj vilaĝoj Nepomuky, Výprachtice kaj Heřmanice kreis ian ĉeĥan lingvan insuleton.

En Horní Čermná estis multaj kredantoj de Unuiĝo de Bohemiaj Fratoj, kiuj estis post la jaro 1622 kruele persekutataj. Multaj elmigris eksterlanden, plejparte en Rixdorf, nuntempe parto de Berlino. Post la jaro 1781, kiam imperiestro Jozefo la 2-a proklamis patenton pri religia toleremo, aliĝis el Horní Čermná kaj ĉirkaŭaĵo al t.n. "helvetia kredo" 395 homoj. Diservoj okazadis plej frue en familioj, sed jam en la jaro 1788 estis konstruita ligna tolera preĝejo kaj en la jaro 1808 estis ĉi tie establita evangeliana lernejo.

En la jaro 1935 pro longaj kvereloj pri konstruado kaj religioj estis Čermná dividita je malsupra Dolní Čermná, plejparte katolika, kaj supra Horní Čermná, evangeliana.

De la jaro 1960 estas parto de la komunumo vilaĝo Nepomuky, kiu estis fondita antaŭ la jaro 1787 per divido de ĝistiama mastruma korto. Ĝia nomo estas derivita de preferata baroka sanktulo Johano Nepomuka. Laŭ legendo temis pri malico de tiamaj sinjorejaj oficistoj, ĉar plejparto de loĝantoj estis evangelianoj.

En pasinteco Horní Čermná estis parto de pereinta kampurbo Čermná.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869189
1880252
1890188
1900157
1910181
1921140
JaroLoĝantoj
19301 408
19501 000
19611 058
1970989
19801 039
19911 061
JaroLoĝantoj
20011 048
2014992
2016998
20171 005
20181 022
20191 023
JaroLoĝantoj
20201 010
2021952
2022996
20231 015

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monumento en Horní Čermná

Evangeliana preĝejo[redakti | redakti fonton]

Lignan toleran preĝejon, kiu estis 17 m longa, 10,7 m larĝa kaj 11,8 m alta, en la jaro 1838 anstataŭis masonita evangeliana preĝejo sen turo, ĉar nekatolikaj preĝejoj ne rajtis havi turon. La presbiterejo estas volbita kruce kun konĥoj, en la navo estas tri kampoj de plataĵaj volboj. La fronta turo estis konstruita nur el la jaro 1884 kaj en 1885 ekipita per tri sonoriloj 952, 482 kaj 282 kg pezaj. En la jaro 1916 estis du el ili konfiskitaj, en la jaro 1924 anstataŭigitaj, en la jaro 1942 estis du el ili ree konfiskitaj kaj nur en la jaro 2001denove anstataŭigitaj. Nuntempaj sonoriloj pezas 490, 325 kaj 220 kg.

Pilgrimejo[redakti | redakti fonton]

Sudokcidente de la vilaĝo leviĝas Mariánská hora (Mariakulta monto) kun pilgrima kirko de Naskiĝo de Maria Virgulino konstruita en la jaro 1868 kun Kalvaria vojo kaj tilia aleo el la jaro 1886. La kirko estis konstruita el popolkolektoj okazintaj surbaze de miraklo, kiam veturigisto savis sin de sub renversiĝinta veturilo. La kirko estas senstila ununava kun apsida fermo kaj kun loretana kapelo enkonstruita en centron de la navo. Ekipaĵo estas pseŭdogotika. De la pilgrimejo estas bela panoramo en ĉiujn direktojn.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Apud la vojo al Mariánská hora troviĝas Ŝtona kruco kun dolorplena Sankta Maria el la jaro 1813.
  • En la vilaĝo situas monumento al falintoj en la unua mondmilito kun plastikaĵo de leono.

Popola arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

En Horní Čermná koserviĝis kelkaj objektoj de popola arĥitekturo, kiel la gastejo, n-roj 104, 116, 24, 140, 84, 74 a 75, 138, 173 kaj pliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]