Šedivec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šedivec
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Šedivec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Letohrad
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Situo Šedivec
 - alteco 470 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 47″ N 16° 32′ 03″ O / 50.04639 °N, 16.53417 °O / 50.04639; 16.53417 (mapo)
Areo 3,88 km² (388 ha)
Loĝantaro 208 (2023)
Denseco 53,61 loĝ./km²
Unua skribmencio 1539
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581038
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šedivec
Retpaĝo: www.orlicko.cz/Sedivec/
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Šedivec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, ĉe ŝoseo n-ro 360, 4 km nordoriente de urbo Letohrad. Vivas ĉi tie 208 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Šedivec estas el la jaro 1539. Ĝiaj loĝantoj estis plejparte terkulturistoj. Nuntempe la loĝantoj estas okupitaj en proksimaj urboj, plej multaj en Letohrad.

Kontraŭe al la lernejo situas monteto nomata Hradisko. Laŭ legendo iam ĉi tie staris klostro. Monaĥoj estis vestitaj en grizaj sutanoj kaj de tio estas nomo de la vilaĝo (griza estas ĉeĥe "šedivý"). Laŭ la legendo estas ĉi tie ankoraŭ nun enfositaj klostra mono, roboj, sonorilo, diversaj iloj kaj kaliko. Sed ĝis nun neniu ion trovis.

Lernejo estis en Šedivec konstruita en la jaro 1909. Bedaŭrinde ĝi estis en la jaro 1974 fermita pro malgranda nombro da lernantoj. Ĝi estis rekonstruita je antaŭlerneja ĝardeno.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Pseŭdorenesanca preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria estas el la jaro 1898, ununava, oblonga. Altaraj bildoj de Virgulino Maria kaj de Sankta familio kaj ankaŭ bildoj de Virgulino Maria Lurda kaj de Oferfaro de Kristo en Templo estas de Jan Umlauf el la jaroj 1898 kaj 1899. Ĉefaltaro estas laboro de F. Voleský el Česká Třebová

La preĝejo kaj ankaŭ la tombejo kun kadavrejo estis konstruitaj per mono kolektita de la loĝantoj. Bazo de la kolekto estis heredaĵo post Martin Motyčka. Homoj kontribuadis per mono, aĉeto de ekipaĵoj, sed ankaŭ per propra laboro kaj per transporto de konstrumaterialoj.

En la jaro 1905 estis havigitaj du sonoriloj. Bedaŭrinde ili estis baldaŭ en la unua mondmilito konfiskitaj por militaj celoj.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtona krucifikso antaŭ la preĝejo devenas el la jaro1898,
  • sur disvojo al Žamberk situas statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1754.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.