Kostěnice
Kostěnice | ||
municipo | ||
|
||
Oficiala nomo: Kostěnice | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | |
Distrikto | Distrikto Pardubice | |
Administra municipo | Pardubice | |
Historia regiono | Bohemio | |
Rivero | Kostěnický potok | |
Situo | Kostěnice | |
- alteco | 235 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 00′ 21″ N 15° 54′ 10″ O / 50.00583 °N, 15.90278 °O (mapo) | |
Areo | 5,75 km² (575 ha) | |
Loĝantaro | 565 (2023) | |
Denseco | 98,26 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1398 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 530 02 | |
NUTS 3 | CZ053 | |
NUTS 4 | CZ0532 | |
NUTS 5 | CZ0532 575232 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de vilaĝo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 1 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.kostenice.cz | ||
![]() |
Municipo Kostěnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Loučná, ĉe ŝoseo inter Dašice kaj Hrochův Týnec, 2 km sude de urbo Dašice, 11 km oriente de urbo Pardubice. Vivas ĉi tie 565 loĝantoj (2023).
Virkoko aperas en ties blazono.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kostěnice ekestis kiel vilaĝo huba sur strata plano. En ĉi tiu tipo de vilaĝo bienoj situis sur ambaŭ flankoj de la rivereto kaj ĉe apuda vojo ofte kun vilaĝplaco. Ĉiu bieno havis malantaŭe siajn kampojn. Tia estis ankaŭ Kostěnice. Tero ĉi tie estis sableca, suferis per sekeco kaj produktado estis malabunda. Pro tio Kostěnice estis relative malriĉa vilaĝo. Historio de Kostěnice estis ĉiam kunigita kun proksima Dašice, ĉar ĝi apartenis al senjorejo Dašice.
La unua mencio pri vilaĝo Kostěnice estas el la jaro 1398, kiam Budiš el Dašice vendis sian havaĵon en Dašice kaj Kostěnice al Boček el Kunštát. Komence de la 16-a jarcento aĉetis Dašice kaj Kostěnice Vilém el Pernštejn kaj alligis ĝin al la senjorejo Pardubice. Proksime de Kostěnice estis fonditaj kelkaj fiŝlagoj, nome Bahenec, Kozlovec, Bělečko kaj Moravanský (tiutempe nomata Husojedský). Ĉiuj kvar fiŝlagoj estis en la 18-a kaj 19-a jarcentoj resekigitaj.
Tridekjara milito kruele influis ankaŭ la vivon en Kostěnice. Katastrofo okazigis ĉefe militiro de sveda armeo de Vysoké Mýto al Pardubice en oktobro de la jaro 1645. Loĝantaro suferis ankaŭ post la milito, ĉefe per religia premo, rekatoligado, germanigo kaj alta impostado.
De mezepoko Kostěnice apartenis al paroĥejo Dašice kaj infanoj vizitis tie paroĥejan lernejon, poste vizitis lernejon en Hostovice. De la jaro 1842 instruado estis en la vilaĝo, komence en privataj domoj. En la jaro 1853 oni konstruis novan lernejon.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Paĝaro de mikroregiono Loučná Arkivigite je 2011-01-04 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe