Makov (distrikto Svitavy)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Makov |
Makov | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Vito en Makov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Makov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Makov | ||
- alteco | 430 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 22″ N 16° 11′ 20″ O / 49.85611 °N, 16.18889 °O (mapo) | ||
Areo | 6,89 km² (689 ha) | ||
Loĝantaro | 326 (2022) | ||
Denseco | 47,31 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578363 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obecmakov.cz | |||
![]() |
Municipo Makov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Litomyšl apud ŝoseo n-ro 358 el Litomyšl al Nové Hrady kaj Skuteč. Vivas ĉi tie 326 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba raporto pri Makov estas el la jaro 1349. Sed fondo de la vilaĝo estis verŝajne iam en la unua jarmilo, kiel atestas ĝia nomo Makov (Kampopapavejo). Nomoj derivitaj de naturaĵoj nome apartenas al la plej malnovaj. Pruvaĵoj povas esti ankaŭ trovo de ŝtona hakilo aŭ de kavalira sprono.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Dominanto de Makov estas preĝejo de Sankta Vito kun la turo 42 m alta. La preĝejo devenas el la komenco de la dua jarmilo, kiel ni povas juĝi laŭ konsekro al Sankta Vito, unu el la plej malnovaj patronoj de la tuta kristana mondo. Pri tiu ĉi konstruaĵo mencias raportoj el la tempo de reĝado de la unuaj Přemyslidoj. La origina romanika konstruaĵo estis kelkfoje rekonstruata. En la jaro 1999 estis farita nova tegmenta trabaro kaj tegmento, riparita stuko kaj farita nova fasado. La preĝejo fieras pri pentraĵo de fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš.
Famaj personoj[redakti | redakti fonton]
Al la famaj naskiĝintoj apartenis Jan Lenoch, ĉeĥa politikisto aktivanta ĉirkaŭ ŝanĝo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
En la listo de loĝantoj ni povas ankaŭ trovi antaŭulojn de nacia artisto, skulptisto Vincenc Makovský.
Turismo[redakti | redakti fonton]
Trans la vilaĝo Makov gvidas nesignita cikloturisma vojo el Růžový palouček (Roza Herbejo) al Maštale.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Monumento al viktimoj de la Unua Mondmilito ĉeĥe