Tisovec (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tisovec
Tisovec(okrChrudim)2012b.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita en 1545 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 539 73
Retpaĝaro http://tisovec.cz
Demografio
Loĝantaro 3 034
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 49°49′25″N 15°55′11″O  /  49.82361°N, 15.91972°O / 49.82361; 15.91972 (Tisovec (distrikto Chrudim))Koordinatoj: 49°49′25″N 15°55′11″O  /  49.82361°N, 15.91972°O / 49.82361; 15.91972 (Tisovec (distrikto Chrudim))
Alto 437 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,962552 km² (59 6.2 552 ha) [+]
Tisovec (Ĉeĥio)
DMS
Tisovec
Tisovec
Ĉeĥa respubliko
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tisovec (Chrudim District) [+]
Information icon.svg
vdr

Vilaĝo Tisovec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en Bohemia-Moravia montetaro, en valo de la rivereto Ležák, 8 km norde de la urbo Hlinsko kaj 7 km okcidente de la urbo Skuteč, ĉe la ŝoseo n-ro 355 inter Chrast kaj Hlinsko.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la municipa komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Tisovec
  • Dřeveš
  • Kvasín
  • Otáňka
  • Vrbětice

La municipan komunumon kreas kvin malgrandaj vilaĝoj situantaj en implika arbarriĉa tereno.

Tisovec[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Tisovec estas nomata laŭ origina arbokovraĵo de taksusoj kaj estas unue menciita en la jaro 1545. Apud rivereto Ležák ĉi tie laboris du muelejoj sed ambaŭ estis jam antaŭ longa tempo nuligitaj. En la jaro 1865 estis en Děták-ĝardeno apud ŝoseo starigita fera kruco. Preskaŭ unu triono da domoj ne estas daŭre loĝata, oni uzas ilin nur por semajnfina ripozado. Por tiu celo estis en ĉirkaŭaĵo, apud la rivereto, konstruataj pluaj novaj kabanoj.

Dřeveš[redakti | redakti fonton]

Vilaĝparto Dřeveš estas natura centro de la komunumo. En ĝi estas lernejo, benzinstacio, restoracio kaj dancsalono.

Kvasín[redakti | redakti fonton]

La vilaĝon dominas kapeleto sur vilaĝplaco, konstruita en la jaro 1894. Apud ĝi kreskas kvar tilioj kaj en ilia ombro staras ŝtona kruco el la jaro 1875. En ĝardeno de Jehlička troviĝas protektata memorinda arbo, etfolia tilio (Tilia cordata), kies cirkonferenco estas 650 cm.

Vrbětice[redakti | redakti fonton]

Krucifikso kaj kampanileto en centro de vilaĝplaco estas el la jaro 1894.

Otáňka[redakti | redakti fonton]

Malgranda domaro origine konstruita por laboristoj en mastruma korto. La servutuloj estis por laboro kunvokataj per sonorileto. De tio estis derivita origina nomo de la domaro "Volánka" (Vokejo).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]