Hluboká (distrikto Chrudim)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Hluboká | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Chrudim | ||
Fondita en | 1418 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 539 73 | ||
Retpaĝaro | http://hluboka.infobec.cz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 (01,01,2012) | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°50′36″N 16°04′17″O / 49.84333°N, 16.07139°O (mapo)Koordinatoj: 49°50′36″N 16°04′17″O / 49.84333°N, 16.07139°O (mapo) | ||
Alto | 437 m | ||
Areo | 7,338612 km² (73 3.8 612 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vilaĝo Hluboká situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montetaro inter urbo Skuteč kaj Nové Hrady, 8 km oriente de Skuteč.
Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Hluboká
- Dolany
- Chlum
- Stítež
Historio[redakti | redakti fonton]
Vilaĝo Hluboká ekestis verŝajne en la 13-a jarcento kiel karbigista domaro kaj ĝia nomo Hluboká (Profunda) estis derivita de lokiĝo en vastaj (profundaj) arbaroj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
En la vilaĝo estas videblaj kelkaj originaj masonitaj kaj ĉarpentitaj vilaĝaj domoj, sur vilaĝplaco estas kampanileto. Proksime de la vilaĝo kreskas vidindaj grandaj tilioj kaj super la vilaĝo estas belvidejo Borůvka (Mirtelo). En Hluboká estas nova skilifto kun prilumata skidescendejo kaj artefara neĝigado.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.