Vápno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ vilaĝo Vápno en distrikto Liberec.
Vápno
municipo
Preĝejo de sankta Georgo en Vápno
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vápno
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Situo Vápno
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 13″ N 15° 31′ 57″ O / 50.10361 °N, 15.53250 °O / 50.10361; 15.53250 (mapo)
Katastro 2,65 km² (265 ha) Vápno u Přelouče
Loĝantaro 130 (2023)
Denseco 49,06 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1337
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 16
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575933
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vápno
Retpaĝo: www.obec-vapno.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Vápno situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, 12 km norde de urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 130 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malé Výkleky, Přepychy, Strašov, Sopřeč kaj Žáravice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sonorilejo en Vápno

La unua skriba mencio pri vilaĝo Vápno estas el la jaro 1337, sed laŭ diversaj trovaĵoj kaj pliaj deduktoj ĝi ekestis multe pli frue. Vico da atestaĵoj de ĉi tiu teritorio devenas eĉ el latena periodo (pli nova ferepoko) (4-a - 1-a jarcentoj a.K.). El tiu tempo devenas ankaŭ trovaĵoj el bronzo kombinita kun fero el ĉirkaŭaĵo de Chlumec nad Cidlinou, de kiu Vápno distancas nur 10 km. La prisetlado daŭris ankaŭ plu, en t.n. romia periodo en Bohemio, kiam kelta loĝantaro estis ŝanĝita per ĝermanoj kaj de 5-a - 6-a jarcentoj per prisetlado de slavoj. Tuta nordorienta Bohemio inkluzive de regiono ĉe la rivero Cidlina estis domeno de forta slava gento Ĥarvatoj.

Dominanto de la regiono estas preĝejo de Sankta Georgo en Vápno situanta sur deklivo de altaĵo nomata Sušina, skribe atestita en la jaro 1366 kaj unika malfermita sonorilejo staranta en ombro de giganta tilio. Plia memorinda arbo estas vastbranĉa pirarbo en kampoj direkte al Malé Výkleky.

En Vápno estas baza lernejo jam de la jaro 1738, kiam estis konsekrita la unua ligna lernejo, la dua ligna estis konstruita 40 jarojn poste kaj la nuntempa lernejo estas el la jaro 1882. Tiam ĝi havis kvin klasejojn kaj lernis en ĝi 448 lernantoj. Nuntempe en du klasoj lernas kvin sinsekvaj instrujaroj kaj el tio 30 infanoj estas el proksimaj vilaĝoj.

Nomo de la vilaĝo "Vápno" (Kalko) ekestis el ĉeĥa substantivo vápno (kalŝtono, kalka teraĵo, kalcinita kalko).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869229
1880232
1890247
1900250
1910228
1921238
JaroLoĝantoj
1930187
1950157
1961150
1970139
1980133
1991125
JaroLoĝantoj
2001126
2014132
2016129
2017137
2018127
2019128
JaroLoĝantoj
2020131
2021132
2022132
2023130

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Georgo en Vápno estas gotika el la duono de 14-a jarcento (la presbiterejo, fundamentoj), rekonstruita en la jaro 1720 (la navo kaj eksteraĵo). Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio kaj kun antaŭĉambro sur norda flanko. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. La frontono estas voluta kun globoj. La presbiterejo estas kruce volbita, en la navo estas plata plafono sur fabionoj kaj ligna ĥorejo. La ĉefaltaro estas el la 1-a duono de 18-a jarcento, portala kun bildo de Sankta Georgo, statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, valora lignoskulptaĵo sur sankta ŝranko kun Krucumito kaj du anĝeloj, rokoka predikejo, baroka stana baptujo kun grupo de Kalvario sur kovraĵo.

Paroĥejo[redakti | redakti fonton]

Empira paroĥejo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800, ĝi estas duetaĝa kun trilatera frontono.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Johano Nepomuka sur vilaĝplaco devenas el la jaro 1766 sur rokaja soklo.

Sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo en la vilaĝo estas ligna malfermita sonorilejo staranta en ombro de maljuna tilio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.