Perálec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perálec
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1349 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 539 44
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 257  (2023) [+]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 50′ N, 16° 5′ O (mapo)49.8268237210716.079899541991Koordinatoj: 49° 50′ N, 16° 5′ O (mapo) [+]
Alto 477 m [+]
Areo 4,564769 km² (45 6.4 769 ha) [+]
Perálec (Ĉeĥio)
Perálec (Ĉeĥio)
DMS
Perálec
Perálec
Perálec
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Perálec [+]
vdr


Vilaĝo Perálec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 358 el Slatiňany al Litomyšl, respektive el Skuteč al Nové Hrady, proksimume 8 kilometrojn oriente de Skuteč kaj 20 km okcidente de la urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 257 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la municipa komunumo apartenas partoj:

  • Perálec
  • Kutřín

Historio[redakti | redakti fonton]

Parto de Biblio de Diablo, kiu estis skribita en la monaĥejo Podlažice, estas nekrologo kun nomoj de monaĥej-favorantoj. Inter tiuj en la plej malnova tavolo de mortintoj, post la jaro 1160, estas nomataj ankaŭ nobeluloj Perare kaj Kutru, kiuj sendube estis fondintoj de vilaĝoj Perálec kaj Kutřín. Fine de la 18-a jarcento reformoj de Maria Teresia kaj Jozefo la 2-a mildigis feŭdan subpremon. Tio okaziĝis, krom aliaj, en fondado de vilaĝaj lernejoj kun la ĉeĥa instrulingvo. En Perálec estis en tiu tempo nove fondita lernejo, kiun vizitadis ankaŭ infanoj el Kutřín kaj Zderaz.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En Perálec troviĝas la plej malnova preĝejo en tiu ĉi regiono, preĝejo de Sankta Johano Baptisto. Ĝi estis konsekrita en la jaro 1321, en la jaroj 1350 - 1620 ĝi estis paroĥa preĝejo kaj ĝis la jaro 1737 filia de Skuteč kaj de tiu jaro filia de Rychmbuk.

En la jaro 1765 ĝi estis barokigita, sed la presbiterejo kaj portalo sur norda flanko estas originaj. La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo, sakristio kaj prisma turo estas sur norda flanko, ŝtuparo en okcidenta flanko de la navo. La presbiterejo estas kruce volbita, sankta ŝranko estas pintarka. Portaleto el presbiterejo gvidas al barele volbita sakristio. Triumfa pintarko havas hakitan embrazuron. La navo havas platan plafonon kaj sur la suda flanko pintarkan portalon. En la preĝejo estis malkovritaj gotikaj muraj pentraĵoj el la 1-a duono de 14-a jarcento.

La ĉefaltaro kun figuraj lignoskulptaĵoj kaj akantoj estas el la komenco de 18-a jarcento, bildo de Bapto en Jordano estas el la 19-a jarcento, la predikejon ornamas reliefo de Bona paŝtisto el la jaro 1747, lignoskulptaĵo de Sankta Maria en presbiterejo estas el la fino de 17-a jarcento kaj krucifikso en subturejo el la 18-a jarcento.

La preĝejo, tombejo kaj ĉirkaŭanta muro estas en listo de nemoveblaj kulturaj memorindaĵoj.

Kapelo en Kutřín[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1901, komence de la nova jarcento estis en Kutřín konstruita jubilea kapelo de la Plejsankta koro de la Sinjoro Jezuo kun kampanileto. Iniciatinto de la konstruo estis ĉi tiea naskiĝinto, emerita paroĥestro de Dohalice moŝta sinjoro Jan Macháček, kiu ankaŭ portis grandan parton de la konstruelspezoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]