Kameničná (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kameničná
Koordinatoj: 50°07′10″N 16°26′20″E  /  50.11944°N, 16.43889°O / 50.11944; 16.43889 (Kameničná (distrikto Ústí nad Orlicí))
Kameničná
municipo
Flag of Kamenicna CZ.svg
Flago
Kameničná.svg
Blazono
Oficiala nomo: Kameničná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Orlica montaro
Situo Kameničná
 - alteco 463 m s. m.
 - koordinatoj 50°07′10″N 16°26′20″E  /  50.11944°N, 16.43889°O / 50.11944; 16.43889 (Kameničná (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 5,85 km² (585 ha)
Loĝantaro 322 (01.01.2012)
Denseco 55,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580422
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kameničná (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.kamenicna.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Kameničná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 6 km norde de urbo Žamberk.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kameničná estis fondita kadre de t.n. slava koloniigo. Proksime de ĝi gvidis komerca pado en etna teritorio de Slavníkoj inter Kostelec kaj Kłodzko. Tiujn tempojn rememoras nuntempe apenaŭ videblaj restoj de sidejo nomata "Na hradě" (Sur burgo) en arbaro"Suchá". Verŝajne ĉi tie staris ligna burgo, protektanta la padon kontraŭ rabistoj. Al la sidejo ligas legendoj pri princino Kuna kaj kaŝitaj trezoroj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Triunuo estas pseŭdostila el la jaro 1863. Ĝi estas oblonga kun trilatere fermita presbiterejo. Ekipaĵo estas samtempa, sur la ĉefa altaro estas valoraj barokaj statuetoj de kvar evangeliistoj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1730, verŝajne el iu nuligita predikejo.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Pesta kolono estas el la jaro 1681
  • Ŝtona Kalvario devenas el la jaro 1842

Naturo[redakti | redakti fonton]

Memorindaj arboj[redakti | redakti fonton]

Memorindaj arboj estas t.n. Prausovy tilioj apud la vojo al Žamberk. Neniu scias ilian aĝon.

Minejoj[redakti | redakti fonton]

Geologie la teritorio apartenas al kretacea formacio. Estis ĉi tie malfermitaj du lokaj minejoj. "Na drahách" oni ekspluatas opokon por firmigi vojojn kaj sub "Hůrka" oni ekspluatas kalkargilon por kalkigi kampojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.