Petrovice (distrikto Ústí nad Orlicí)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petrovice |
Petrovice | |||
germane Petersdorf | |||
municipo | |||
Vido al Petrovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Petrovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Lanškroun | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Situo | Petrovice | ||
- alteco | 450 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 38″ N 16° 32′ 39″ O / 49.99389 °N, 16.54417 °O (mapo) | ||
Katastro | 2,62 km² (262 ha) Petrovice u Lanškrouna | ||
Loĝantaro | 256 (2023) | ||
Denseco | 97,71 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1304 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 563 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580767 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Petrovice (Ústí nad Orlicí District) | |||
Retpaĝo: www | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Petrovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 12 km norde de urbo Lanškroun, 4 km nordokcidente de Dolní Čermná, apud ŝoseo n-ro 314 inter Dolní Dobrouč kaj Dolní Čermná. Al la vilaĝo apartenas ankaŭ tri izole situantaj domoj Blahotinec kaj iama "Podhorní" muelejo sur rivereto Čermenka, atestita jam en la fino de 16-a jarcento. Vivas ĉi tie 256 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Dobrouč, Dolní Čermná, Letohrad kaj Verměřovice.
Historio[redakti | redakti fonton]
Komenco de vilaĝo Petrovice estas ligita kun koloniigo farata de sinjoroj el Drnholec. La unua historia mencio pri vilaĝo Petrovice (germane Petersdorf) estas el la jaro 1304, kiam ĝin reĝo Venceslao la 2-a kune kun pluaj vilaĝoj donacis al de li fondita cisterciana klostro en Zbraslav. Plua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1358, okaze de ŝanĝo de sinjorejoj inter la monaĥejo en Zbraslav kaj episkopo de Litomyšl. Poste historiaj dokumentoj pri Petrovice silentas kaj pluaj raportoj estas nur de la jaro 1540. Posedantoj de la fortikaĵeto kaj vilaĝo tiam evidente estis malgrandaj propruloj. En la jaro 1624 fariĝis Petrovice parto de la sinjorejo Lanškroun de Karel el Lichtenštejn kaj al tiu familiaro ĝi jam apartenis ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en 1848.
Lerneja instruado komenciĝis en Petrovice en la jaro 1806, sed lerneja domo estis konstruita nur en la jaro 1874. Post cent jaroj, en 1974, instruado en Petrovice finiĝis pro malgranda nombro de lernantoj kaj la lernejo estis rekonstruita por infanĝardeno.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 360 |
1880 | 370 |
1890 | 353 |
1900 | 331 |
1910 | 319 |
1921 | 286 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 273 |
1950 | 225 |
1961 | 241 |
1970 | 232 |
1980 | 232 |
1991 | 238 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 238 |
2014 | 239 |
2016 | 245 |
2017 | 248 |
2018 | 244 |
2019 | 253 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 250 |
2021 | 249 |
2022 | 254 |
2023 | 256 |
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Kapelo[redakti | redakti fonton]
Sur malgranda tombejo en la vilaĝo estis ligna kapelo, kiu forbrulis en la jaro 1874. Nova, masonita pseudostila kapelo estis konsekrita en la jaro 1889 al Sankta Francisco Xavier. En la jaro 2000 estis en la kapelo renovigita malnova orgeno.
Popola architekturo[redakti | redakti fonton]
En la vilaĝo estas kelkaj originaj ĉarpentitaj kabanoj.
Malgrandaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Apud fonto de onidire kuraca akvo estis en la jaro 1991 rekonstruita kapeleto de Sankta Maria en Hůra.
- Antaŭ domo n-ro 17 estas humilejo.
- Antaŭ la kapelo troviĝas sabloŝtona kruco.
- Monumento al falintoj en la unua mondmilito el la jaro 1922 estas de skulptisto Karel Sršeň.