Řetůvka
Řetůvka | |||
municipo | |||
Řetůvka dum vido el belvedero Andrlův chlum
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Řetůvka | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rojo | Řetovka | ||
Situo | Řetůvka | ||
- alteco | 380 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 20″ N 16° 21′ 22″ O / 49.95556 °N, 16.35611 °O (mapo) | ||
Areo | 4,22 km² (422 ha) | ||
Loĝantaro | 281 (2023) | ||
Denseco | 66,59 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1292 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 41 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580881 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.retuvka.cz | |||
![]() |
Vilaĝo Řetůvka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 6 km sudokcidente de la urbo Ústí nad Orlicí, flanke de la ŝoseo n-ro 360 inter Ústí nad Orlicí kaj Litomyšl. Vivas ĉi tie 281 loĝantoj (2023).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri vilaĝo Řetůvka, tiam verŝajne nomata Ritow Bohemicalis estas el la jaro 1292 en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu li dediĉas la vilaĝon al nova monaĥejo en Zbraslav. En nomita dokumento oni rememoras apude du vilaĝojn: Řetová Česká kaj Řetová (Ritow Bohemicalis, Ritow). Verŝajne unu el ili estis fondita pli frue de ĉeĥoj kaj la dua de germanaj koloniistoj. Nomo de la vilaĝo ĉeĥiĝis kaj ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro 1924 nomo Malá Řetová estis ŝanĝita je nuna Řetůvka. En la jaro 1989 estis la vilaĝo alligita al la distrikta urbo Ústí nad Orlicí, sed jam en la jaro 1990 loĝantoj de ĝi postulis rean memstarigon.
Naturo[redakti | redakti fonton]
En proksima ĉirkaŭaĵo abunde troviĝas salamandro, kiun Řetůvka enmetis ankaŭ en blazonon de la vilaĝo. Deklivoj estas surkreskintaj per riĉa floro, nestas ĉi tie multe da akvaj kaj kantbirdoj.
En la vilaĝo vivas proksimume 245 loĝantoj. Kelkaj domoj estas uzataj por refreŝigado.