Bystřec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi paĝo temas pri municipo en distrikto Ústí nad Orlicí. Pri malaperinta domaro en Drahanská vrchovina temas artikolo Bystřec (pereinta domaro).
Bystřec
germane Waltersdorf
municipo
Preĝejo en Bystřec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bystřec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Orlica montaro
Rivero Bystřec
Situo Bystřec
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 42″ N 16° 37′ 08″ O / 50.01167 °N, 16.61889 °O / 50.01167; 16.61889 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Varta
 - alteco 588 m s. m.
Areo 18,13 km² (1 813 ha)
Loĝantaro 1 145 (2023)
Denseco 63,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 54
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 579971
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bystřec
Retpaĝo: www.bystrec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Bystřec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo el Jablonné nad Orlicí al Výprachtice en distanco 3 km de Jablonné nad Orlicí. Vivas ĉi tie 1 145 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribaj mencioj pri la vilaĝo en historiaj dokumentoj devenas el la jaro 1304, kiam ĝi apartenis al la sinjorejo Lanšperk. Pli malfrue ĝi apartenis al monaĥejo en Lanškroun.

De la 13-a ĝis 15-a jarcentoj en la vilaĝa centro sur insuleto, kiun ĉirkaŭis fiŝlago, situis fortikaĵeto, laŭ kiu oni centron de la vilaĝo nomas Na hradě (En burgo). Nuntempe en tiu bela loko estas natura banejo kaj subĉiela dancejo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Sur loko de estinta ligna preĝejeto el la duono de 14-a jarcento ekestis en la jaro 1832 empira preĝejo de Sankta Jakobo. El la origina preĝejo restis konservita ŝtona turo super la okcidenta fronto, en la jaro 1898 plialtigita. Triaksa ĉefa fasado estas membrigita per toskanaj pilastroj, portalo havas listele rompatajn embrazurojn. La preĝejo estas ununava kun ortangula presbiterejo, ambaŭ spacoj estas volbitaj per plataĵoj. La vandoj estas membrigitaj per almasonitaj pilieroj, en okcidento estas masonita ĥorejo.

La ĉefaltaro estas novbaroka el la jaro 1948, la flanka altaro de Sankta Maria en formo de mariakulta kolono kun rokoka statuo de Nemakulita estas el la jaro 1950, vidalvidaj altaroj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Venceslao kun bildoj de J. Vorlíček estas el la duono de 19-a jarcento. Sur altaroj estas relikvujoj el la komenco de 18-a jarcento, predikejo estas el la unua duono de 19-a jarcento, konfesejo kaj krucifikso super la triumfa arko estas el la dua duono de 18-a jarcento, Kalvaria vojo de J. kaj V. Vorlíček el la jaro 1832.

Fragmentoj de tomboŝtonoj sur la tombejo estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Triunuo ĉe la vojo al Jablonné nad Orlicí estas el la komenco de 18-a jarcento. Ĝi estas kvadrata kun duoncirkla fermo, volbita per plataĵo kaj en fronto kun trilatera pinjono. Lignoskulptita altaro estas samtempa. Ekstere estas enmasonitaj tri figuraj reliefaj tomboŝtonoj.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Krucifikso sur voluta soklo kun figura reliefo ĉe tombeja enirejo estas datita 1778
  • Popoldevena statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1812 sur voluta soklo kun figura reliefo troviĝas sub la preĝejo
  • Ŝtona kruco "Na Šumavě" el la jaro 1772
  • Ŝtona kruco "Na Bystřičku" el la jaro 1807
  • Sankta Johano Nepomuka ĉe la muelejo el la komenco de 19-a jarcento
  • Statuaro de Sankta Triunuo apud la ŝoseo al Výprachtice devenas el tempo post la duono de 19-a jarcento.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Herboj[redakti | redakti fonton]

En bela trankvila valo "Tisce", kie estas naturaj humilaj herbejoj, estas protektata zono de herboj. Kreskas ĉi tie leŭkojo printempa (Leucojum vernum), agrostido hunda (Agrostis canina), botriĥio luna (Botrychium lunaria), erioforo larĝfolia (Eriophorum latifolium), drozero rondfolia (Drosera rotundifolia) kaj aliaj. Ankaŭ en direkto al Čenkovice kaj de Orličky al Jablonné nad Orlicí estas herbejoj, kie floras leŭkojo printempa.

Arboj[redakti | redakti fonton]

El protektataj arboj en la vilaĝo oni povas vidi aleon de 6 belaj tilioj malantaŭ la domo n-ro 227 kaj unu tilion proksime de n-ro 56.

Bela panoramo estas el lokalejo "Ĉe kverko". Bedaŭrinde la kverko, kiu onidire memoris husanon Jan Žižka, rompiĝis per ventego en la jaro 2002. Vasta panoramo estas ankaŭ el monto Varta (587 m s.m.)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.