Lubník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lubník
germane Lußdorf
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lubník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historia regiono Moravio
Rivero Lubnický potok
Situo Lubník
 - alteco 373 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 42″ N 16° 39′ 56″ O / 49.89500 °N, 16.66556 °O / 49.89500; 16.66556 (mapo)
Areo 5,08 km² (508 ha)
Loĝantaro 362 (2023)
Denseco 71,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580619
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lubník
Retpaĝo: www.lubnik.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Lubník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 315 inter Lanškroun kaj Tatenice, 5 km sudoriente de urbo Lanškroun, sur Moravia flanko de historia Bohemia-Moravia landlimo. Vivas ĉi tie 362 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Lubník estas el la jaro 1267, kiam Boreš el Riesenburg fondis aŭgustianan monaĥejon "Krono de Sankta Maria" (Corona sanctae Mariae) kaj donacis al ĝi ankaŭ grundojn en vilaĝo Lusst, kiu estas indentigata kun nuntempa Lubník. En la jaro 1344 estis al nova episkopejo en Litomyšl transigita parto de la dekanejo Šumperk, inter aliaj ankaŭ vilaĝo Lubník. Posedantoj de la vilaĝo tiam sufiĉe ofte ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro 1519 ĝi aparteniĝis al la sinjorejo Zábřeh kaj ties restis ĝis nuligo de patrimonia reĝimo. Post Batalo sur Blanka monto aĉetis la sinjorejojn Zábřeh kaj Lanškroun Karel el Lichtenštejn.

Ĉeĥa nomo de la vilaĝo estas verŝajne derivita de la vorto "lub", kio signifas randon de muelŝtono aŭ ankaŭ kavan elbruligitan arbotrunkon. La origina germana nomo Ludwigsdorf (vilaĝo de Ludvík, latine Ludovici villa), estis mallongigita en Lußt, do Lußtdorf.

La paroĥestrejo estas menciata jam en la jaro 1350, sed ĝi neniiĝis verŝajne dum husanaj militoj, same kiel la episkopejo Litomyšl. Nur en la jaro 1857 ekestis denove memstara paroĥejo Lubník. En la jaro 1710 forbrulis estinta ligna preĝejo, la nova estis konstruita nur en 1835 kaj nova tombejo estis aranĝita en la jaro 1909. Lernejo en Lubník estis konstruita en la jaro1882.

De ĝia ekesto ĝis la dua mondmilito vivis en la vilaĝo plejparte germanoj kaj nur negranda ĉeĥa minoritato. En la jaroj 1945 kaj 1946 estis germanaj loĝantoj ellandigitaj kaj en la vilaĝon venadis novaj setlanoj, plejparte terkulturistoj. Jam en la jaro 1948 ekestis ĉi tie t.n Unuiĝinta Terkulturista Kooperativo kaj sinsekve renoviĝis ankaŭ riĉa kultura vivo kaj estis konstruitaj multaj publikaj aranĝaĵoj kiel vilaĝa prilumado, publika akvokondukilo, fajrobrigada domo, gaskondukilo, parko kaj stratoj kun trotuaroj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas granda ununava konstruaĵo kun vasta duoncirkla presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun turo iom antaŭ la okcidenta fronto.

La presbiterejo estas volbita per konĥo, triumfa arko estas larĝa duoncirkla, en la navo estas subpremita barelvolbo kaj ebene subplafonita ĥorejo. La preĝejo estas ornamita per iluziaj pentraĵoj.

La ekipaĵo estas empira el la komenco de l9-a jarcento. La ĉefaltaro estas portala kun samtempa bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, la predikejo estas ornamita per figuraj reliefoj kaj statuoj, ŝtona baptujo per rozvilino. La konfesejoj estas kronitaj per trilateraj plialtaĵoj. En la presbiterejo estas bildoj de "Kristo sur Olivmonto", "Sankta Barbara", "Kristo adiaŭas Marion" kaj "Sankta Triunuo", ĉiuj el la dua duono de 19-a jarcento, bildo de Sankta Anna estas el la komenco de19-a jarcento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuaro de Sankta Triunuo malantaŭ la preĝejo estas datita 1717.
  • Krucifikso ĉe la preĝejo sur stablo kun figuraj reliefoj estas el la jaro 1800.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.